La abio = "O, Tannenbaum" (esperanto) - abio.htm

* * *

La abio (= "O, Tannenbaum")

Tradukis: P. Christaller ... el la germana originalo.

Abio vi, abio vi,
kun foliar' daŭrema!
Vi verdas ne nur en somer',
sed eĉ dum vintra neĝveter'!
Abio vi, abio vi,
kun daŭra foliaro.

Abio jen, abio jen,
vi multe al mi plaĉas!
Ho, kiel ofte ĝojis mi
ĉe la kristnaska bril' de vi!
Abio vi, abio vi,
vi arbo plej amata!

Abio vi, abio vi,
jen via bon-instruo:
Espero kaj la konstantec'
konservas forton de justec'!
Abio vi, abio vi,
vi scias nin instrui!

Notoj

Nekonata verkisto, kaj nekonata komponisto.

El: Privata kristnask-kajero - de DEFA 2008.