John Francis: Aborto - Rikolto sin resemos, do. (esperanto) - aborto.htm

John Francis:

Aborto - Rikolto sin resemos, do.

Aborto

Nun ĝermas en mi grandaj entreprenoj
kaj lustraj pensoj la animon stelas,
dum mondoskuaj veroj sin rivelas
tuj naskiĝontaj. Falas for katenoj

de la pensivo kvazaŭ lanfadenoj;
ĉar furioze mia muz' ribelas
kaj nebrideble, marsejleze ŝvelas
eltondri kun fanfar' de mil orgenoj.

Mi aŭdas ŝin kiel la mondo aŭdos,
kiam fervore ĝi la kanton laŭdos
kaj ĵuros ke, kompare, tradiciaj

ĉefverkoj trafas proze kaj novice.
Ŝvita akuŝo; spasmoj konvulsiaj! -
­kaj stumpa id' primokas min malice.


Pensivo = penskapablo.
Rikolto sin resemos, do.

En tomboj de l' pasinto
- la troglodit-kavernoj -
sub bedoj de la nuno
ekvivas estont-ĝermoj.

Ĉu do ne licas pri futur' esperi?
pri fina venko de l' esenea bono,
kies ekflamo devos ja konkeri

kancerojn de volupto kaj mamono?
Ĉu homo vegetados malgraŭ glor' de
martira sango kaj la pasiono,

en sterka grund' suĉante, kaj malorde
disgenerante, kiel rapo kreskas:
sindisvastige, sed neniam for de

prakaraktero, Evolu' investas
nin avangardo -! tamen malgraŭ tio
portantoj de l' ofico homoj estas,
kaj ĉiu hom' nur frukto de pasio.

Notoj

Francis, John Islay, 1924. Skoto. Licea profesoro pri angla lingvo. Esperantistiĝis definitive ĉirkaŭ 1942. Kontribuis al "Malgranda revuo", "La nica literatura revuo", "Esperanto en Skotlando" k.a. Lia granda poemo La kosmo aperis en Kvaropo (poemaro 1952).
El: Heroldo de Esperanto, Scheveningen, Nederlando; red.: Teo Jung.
Aborto: N-ro 3 (1155), 28-a jarkolekto, 16-an de februaro 1952.
Rikolto: N-ro 14 (1166), 28-a jarkolekto, 16-an de oktobro 1952.