G. Hamming: Absurda surdo - Laŭ Luko 12: 16-21 - absurda.htm

G. Hamming:

Absurda surdo
Laŭ Luko 12: 16-21

Flugpendas bomboj sub ĉielo
ke ĉiel estu sekurec';
ĝis eble vartos nin po pec'
atomkuira supsitela.

Kompatu, Di', al homa raŭko;
al senmanĝuloj mankas faŭko,
aĉetpotenco.

Nutroprovizoj ŝvelas multe;
blankuloj, jen, sin pelas stulte
sen konscienco,

Ne-donon donu, Di', al ni,
ke la merkato viglu pli'!

Notoj

G. Hamming, Hago.
Ni ne havas aliajn informojn.
El: La Praktiko, n-ro 5 (247), 22-a jaro, majo 1958.

(Post via legado de la paĝo:) - Nun al: Klaku: Novaj paĝoj:
La tuta enhavo de la paĝoj: ...aŭ... Niaj hejmpaĝoj:
...aŭ... Nia adreso: