Clarence Bicknell: Adiaŭ(esperanto) - adiau.htm

Clarence Bicknell:

Adiaŭ

Adiaŭ! la venteg' kruela
Blovadas dum la nokt' malhela,
Sed en la frumateno
La sun' brilante sur la teroj,
Juvelojn faros el neĝeroj;
Adiaŭ! sen ĉagreno.

Adiaŭ! el la pluvolarmoj
Naskiĝos la printempaj ĉarmoj,
Kaj, apud la rivero
Ni vidos milojn da floretoj,
Ni aŭdos kantojn de birdetoj;
Adiaŭ! kun espero.

Adiaŭ! raŭpoj kaj folioj
Ŝanĝiĝos; oraj papilioj
La rozojn karesados!
Rikolto la semadon kronos;
Premion pacienco donos;
Adiaŭ! ni amados.

Notoj

Clarence Bicknell, (27.10.1842 - 17.7.1918)
angla arkeologisto, botanikisto, verkisto,
El: The Esperanto-Monthly, London,
n-ro 75, marto 1919.