Esperanto Literaturo
Poezio

 
Franz Döring:

Aforismoj.
(Proverboj uzeblaj)

Politika generalo
vin kondukas al fatalo.

Generalo restu soldato,
por utili al sia ŝtato.

Politiko per batoj
ne plu taŭgas por ŝtatoj.

Ne kredu, ke rukto
jam estas produkto.

Nura fakisto dronas en ŝtofo
dum super ĉio tronas filozofo.

Filozofo feliĉas en barelo,
sed filistro enuas en kastelo.

La pastroj efiku per ekzemploj,
vidataj ekstere de la temploj.

 

Aŭtoro: Franz Döring, - (mi ne scias, kiu li estas...)
El: Esperanto, (UEA), Geneve, n-ro 9, sept.1929.