Elin-Pelin: La agla plumo (esperanto) - agla.htm

Elin-Pelin:

La agla plumo

Tradukis: Ivan St. Georgiev... el la bulgara originalo.

Mi estis infano. Kurante iufoje sur la herbejoj, mi trovis aglan plumon. Grandan, belan aglan plumon. Kiu estis pli feliĉa ol mi?! Mi levis ĝin alte en la manoj kaj kuris tutforte. Ŝajnis al mi, ke mi flugas lerte kiel aglo.

Mi estiĝis junulo. Tiam mi ornamis mian ĉapelon per ĉi tiu agla plumo, kaj mi en­amiĝis je la plej bela knabino en la tuta mondo; Kiu estis pli feliĉa ol mi?!

Mi estis malriĉa, mi havis nenion alian, krom ĉi tiun aglan plumon. Kaj mia amin­da knabino forlasis min. Oni diris al ŝi, ke oni ne povas vivi bone nur kun unu agla plumo. Ŝia bona virina animo facile kom­prenis tion.

Neniu estis pli malfeliĉa ol mi.

Mi kaŝis la aglan plumon, kaj mia koro ne permesis, ke mi portu ĝin plu. En mia animo ekloĝis malĝojo, kaj per nenio mi povis forpeli ĝin. De tiam mi ekkonis, ke ĉiuj homoj suferas kiel mi, kaj pli ol mi.

Kial la vivo estas tiel malgaja?

Denove mi prenis la aglan plumon; sed mi estis jam nek infano, ke mi ludu per ĝi, nek junulo, ke mi ornamiĝu. Tiam mi akri­gis ĝin bone. kaj faris el ĝi skribilon.

Kaj mi ekdeziris skribi ion gajan, sed ĝi fariĝis malgaja.

Notoj

Elin-Pelin (1877 - 1949)
bulgara verkisto.
El: Heroldo de Esperanto, Scheveningen, Nederlando.
N-ro 15 (1167), 28-a jarkolekto, 1-an de novembro 1952.
Redaktoro: Teo Jung.