Ajno:

La espero.

1.

El la paradiz-ĝardeno
rilegitaj vagis homoj
la unuaj. Malantaŭe
flamis glavo de l'kerubo -
- ploro - timo - senespero -

Antaŭ ili la dezerto,
promesante nur ĉagrenon:
kreskis kaktoj nur kaj kardoj,
kaj serpent' en sablo siblis -
Voĉo Dia ĉiam sonis:

"Tial estu malbenata
tuta tero ja pro vi -
­nur ŝvitante vi akiru
vivnecesan vian panon - -"
­Haltis ili, plore ĝeme -

Vent' edena ete siblis,
premis sin arbedoj, floroj -
"eble nun anĝelo Dia
ekaperos," ili pensis.
Kaŝis sin malfeliĉuloj.

Sed, simile al aŭroro
ĵus aperis ora nubo, -
ĝi de paradiz-montetoj
ŝvebis antaŭ du la homoj.
Ilin alparolis voĉo:

"Nevidebla nun mi estas!
Tamen gvidi vin mi volas
tra la vivo. La aŭrora
brilo loĝu en la koroj!
Esti luno ĝi al vi!

2

Kiam gutas en la sulkon
ŝvito de l' vizaĝoj viaj,
tiam sorĉas oran kampon
mi al lacaj la okuloj,
- florĝardenon! Nov-Edenon!

Kaj virino! Elektita
estu vi homarpatrino!
Infanet' ĉe brusto via
al vi ŝajnu anĝeleto!
Vi eĉ ploru pro feliĉo!

"Sed", demandis nun la homoj,
"vi, sendinto de l' konsolo,
ĉu vi volas nin forlasi
en moment' de nia morto?
Lumu ankaŭ tima vi!"

Venis de la nub' respondo:
"Post mallumo sekvos lum'!
Kiam tag' de l'viv' forpasas,
venas mia lum' al vi.
Paradizon montros mi!"

"Konsolanto de l'ĉielo,
diru: "Kiu estas vi?"

"Estas mia nom': Espero!
de la kred' kaj am' filino -"
-----------------------------

Tiam roza nub' disiĝis,
la mortdevenajn ĝi ĉirkaŭis
kaj la ĉielanon kaŝis,
kiu donis al l' animoj
la trankvilon kaj la pacon.


Notoj

La aŭtoro = "Ajno" - ni ne scias, kiu la persono estas.
La desgnaĵo estas de H. E. Jensen.
Esp-poemo el: La Semajno, Danio,
n-ro 9, 3-a jarkolekto, 4-a januaro 1939. Redaktoro: S-ino G. Drotten, Bjerringbro.