L. Uspjenskij: Mirindaj aventuroj de sinjoro Ajvenou. - ajvenou.htm

L. Uspjenskij:

Mirindaj aventuroj de sinjoro Ajvenou.

Iam en Anglujon venis rusa vojaĝanto. La anglan lingvon li scipovis flue paroli sed ne skribi. Lia familinomo estis la plej ordinara por la rusoj: Ivanov. Kiam necesis enregistri sin en la libron de alveturintoj, li, primeditinte la manieron, kiel oni devas plej ĝuste esprimi la rusan prononcon per anglaj (latinaj) literoj, li enskribis, same, kiel li tion faris en aliaj landoj :„I v a n o w".

Imagu lian miron, kiam matene la servisto salutis lin: „Bonan matenon sinjoro A j v e n o u!

„Strange!" — pensis Ivanov — „mi ja ĝuste skribis: „Ivanow". Eble por la angloj tiu vorto malbone sonas? Ĉu A j v e n o u ŝajnas al ili pli bona? Certe, ĉiu urbo havas siajn kutimojn."

En la vestiblo li petis la registrolibron kaj korektis la hieraŭan enskribon je „Ajvenou".

Post la promeno li revenis. La servisto rigardis lin iom dube.

„Bonan vesperon... sinjoro E j v e n u!"

Ivanov kun miro levis la brovojn. „Kio estas? Hodiaŭ al ili ne plaĉas eĉ Ajvenou? Absurdo! Nu, bone, Estu laŭ via plaĉo: „E j v e n u?— estu Ejvenu!"

Li denove postulis la registrolibron, forstrekis la malnovaĵojn kaj, sulkiginte la frunton, skribis: „Ejvenu".

Matene, la sama servisto, enirinte lian ĉambron, kun embarasita mieno kaj rigardante malsupren, ekmurmuris:

„Bonan matenon . . . sinjoro . . . sinjoro ...I v e n u!"

Ivanov senforte falis en fotelon. „Ne" — pensis li —„en tio estas io alia! Kial oni ĉiam fuŝe prononcas mian familinomon? Antaŭ ol reskribi ĝin, mi bezonas konsulton de ĉi-tiea lingvisto. Li petis alporti adreslibron kaj, trovinte tie la adreson de lingvisto, kies familinomo estis K N I F E — sin direktis al li.

Notoj
L. Uspjenskij. Ni ne trovis informojn pri la verkisto.
El: Heroldo de Esperanto, n-ro 6-7 (1376-77), 40-a jarkolekto, 1.aprilo 1964.

(Post via legado de la paĝo:) - Nun al: Klaku: Novaj paĝoj:
La tuta enhavo de la paĝoj: ...aŭ... Niaj hejmpaĝoj:
...aŭ... Nia adreso: