Aldo de Giorgi:

La haŭto de mia virino.

1-a parto

Ho, velura, milda,
delikata,
suna haŭto miavirina!

Haŭto lotuspetala,
elasta,
brultreme vibra,
akcele pulsa,
tremole febra
sub manpalpado mia arda,
glita laŭkurbe:
bruste, ventre,
ŝultre, kole kaj ingvene,
kobe, gambe kaj glutee
dum ĝemludaj priesploroj
amorpreludaj.

Lasciva,
nuda haŭto infansilka,
obsede ekscitita
ĉiuhiste,
ĝis eksveno,
dum sanga karuselo
turbulenta
aŭreolas la vertiĝan
miraklon de orgasmo.

2-a parto

Roza haŭto miavirina,
langvora kaj parfuma.
Nimfa haŭto postamora,
junulinece varma
dum mia man' torpora
hezitas pli softe
sur linioj ondaj
de ĉi haŭt' satena.

Lante,
karese:
de femur'
ĝis la sintezo
de l'estetika belo,
ĝis plej harmonia Di-invento,
ĝis la sinsekvaj kurboj
de l' paradizaj
duonsferoj mamaj.

Sub fingroj miaj
la rozeca haŭto
de mia virino
traflustras:
Ankoraŭ!

Notoj
GIORGI, Aldo de'. 1924-2003. Italo; librotenisto. Esperantisto de 1953. Komisiito de UEA pri kulturo (1977-80), juĝanto pri poezio en la Belartaj Konkursoj de UEA (1981-98) kaj organizanto de multaj literaturaj konkursoj. Kunlaboranto de tre multaj revuoj. Dum dudeko da jaroj (ĝis 1996) literatura redaktoro de "Heroldo de Esperanto". Akademiano (1986-98). Ano de la juĝkomisiono de Fondaĵo Grabowski (1990-). Redaktoro de la itala revuo "L'esperanto" (1979-88). Organizanto de pluraj kongresoj kaj kunvenoj. De 1974 li verkis originale poemojn, rakontojn kaj eseojn, ofte konkurse premiitajn. Redaktis la plenan poemaron de William Auld, En barko senpilota (1987). Gajnis ankaŭ itallingvajn literaturajn konkursojn.
(El: http://www.esperanto.net/literaturo/autor)
Esp-poemo el: Heroldo de Esperanto, Belgio, Red.: Ada Fighiera-Sikorska.

N-ro 14 (1531), 48-a jarkolekto, 1-an de oktobro 1972.
Redaktoro: Ada Fighiera-Sikorska.