![]() Julio Baghy + Eli Urbanová: Papilio + "Papilioj" |
|---|
|
Al poetino Eli Urbanová:
Gape mi vagas kun mir' en muzeo
Tie, florpolvaj brilantaj juvele,
Iam vi flugis en pompo galanta
Kiel kanzonoj ravantaj vi ŝvebis,
Kiom da formoj, koloroj kaj arto
Inter subvitraj karceroj demonstraj
|
Al Julio Baghy:
Nun kvazaŭ ombro kuŝas kun obstino sur via liro. Ŝajnas, ke dum triloj sufokas kordojn preme la sordino*).
Ĉu vin ne logas plu la vivobriloj?
Pli frue tono dolĉa nin karesis,
Avide ondas la legantspaliro,
kaj, kiel iam, en kapric' anima
Sed ve! Ne ŝvebas ili flirte, arde
reflektas ili la flugilan belon
Bizare rava estas la regalo,
de l' ombro, torturanta vin perverse.
Ni scias: flirtos tra l' irizkoloroj jubile, gaje ŝvebos via kanto.
|
| Notoj |
|---|
|
*) Sordino estas ilo por obtuzigi la sonon de muzik-instrumento. **) Vidu la ĉemetitan poemon de Julio Baghy: Papilioj.
Julio Baghy (Gyula) (1891 - 1967) grava hungara poeto.
Urbanová, Eli (Eliška) *1922. Ĉeĥino; instruistino. Lernis Esperanton en 1948. Jam en 1949 aperis ŝia unua poemaro ĉeĥlingva. Ekverkis Esperante en 1950. Post la Dua Mondmilito ŝiaj poemoj aperadis en la ĉefaj kulturaj revuoj. Premiita en la Belartaj Konkursoj. Unu el la fondintoj de Esperantlingva Verkista Asocio en 1956. Akademiano 1986-95. Ĉi tie: La poemo de Eli Urbanová: Heroldo de Esperanto, Scheveningen, Nederlando. N-ro 8 (1160), 28-a jarkolekto, 16-an de majo 1952. Kaj la poemo de Julio Baghy: Heroldo de Esperanto, Scheveningen, Nederlando. N-ro 5 (1157), 28-a jarkolekto, 16-an de marto 1952. (Redaktoro de HdE: Teo Jung). |