Heinrich von Kleist: La almozulino de Locarno (esperanto) - almozulino.htm

Bernd Heinrich Wilhelm von Kleist
La almozulino de Locarno.

Tradukisto: D-ro Münster -
(el la germana lingvo).

Sur la bazo de la Alpoj, apud Locarno, trov­iĝis malnova kastelo, propraĵo de markizo, kiun oni nun, venante de St. Gotthard, vidas detruita kaj ruinigita; kastelo kun altaj kaj vastaj ĉambroj, en kies unu iam maljuna, malsana virino, kiu venis almozpetante antaŭ la pordon, estis kuŝigita de la mastrino pro kompato sur pajlon, kiun oni dismetis sub ŝin. La markizo, kiu, revenante de ĉaso, iris hazarde en la ĉambron, en kiu li kutimis demeti sian pafilon, al la virino indigne ordonis, levi sin el la angulo, en kiu ŝi kuŝis, kaj iri post la fornon. Leviĝante la virino glitfalis kun la lambastono sur la glata planko kaj lezis al si la finon de la dorso en tiel danĝera maniero, ke ŝi ja ankoraŭ relevis sin per nedirebla peno kaj laŭ la ordono transverse iris tra la ĉambro, sed post la forno ŝi ĝemante kaj plendante malleviĝis kaj mortis.

Plurajn jarojn poste, kiam la markizo venis per milito kaj malbona rikolto en krizan financan si­tuacion, kavaliro el Firenze venis al li, volante aĉeti la kastelon de li pro ĝia bela situo. La markizo, kiu havis multan intereson por la negoco, ordonis al sia edzino, loĝigi la fremdulon en la supre dirita, neloĝata ĉambro, meblita tre bele kaj pompe. Sed kiel konsternitaj estis la geedzoj, kiam la kavaliro meze de la nokto malsupreniris al ili, tute pala kaj konfuza, solene certigante, ke en la ĉambro iras fantomo, kiu, estante nevid­ebla al la rigardo, kun bruo, kvazaŭ kuŝinte sur pajlo, leviĝis en la ĉambroangulo, iris per aŭdeblaj paŝoj malrapiede kaj kaduke tra la ĉambro kaj mal­leviĝis ĝemegante post la forno. La markizo, ektimigita, - li mem, ne precize sciis, kial -, mok­ridis pri la kavaliro kun ŝajnigita gajeco kaj diris, ke li volas tuj levi sin kaj, por kvietigi lin, pasigi la nokton kun li en la ĉambro. Sed la kavaliro petis, kompleze permesi al li, ke li pasigu la nokton sur apogseĝo en lia dormoĉambro; kaj kiam la ma­teno venis, li igis jungi siajn ĉevalojn, adiaŭis sin kaj forvojaĝis.

Tiu ĉi okazintaĵo, kiu frapis eksterordinare, fortimigis en maniero, treege malagrabla al la mar­kizo, plurajn aĉetontojn; tiamaniere, ke, - ĉar inter liaj propraj domservistoj strange kaj ne­kompreneble la famo disvastiĝis, ke en la ĉambro fantomo ĉirkaŭiras dum la noktomeza horo -, li, por forigi tiun ĉi famon definitive, decidis, mem esplori la aferon en la venonta nokto. Laŭ tio li igis meti sian liton je noktiĝo en la diritan ĉambron kaj atendis, ne dormante, la noktomezon. Sed kiel konsternita li estis, aŭdante fakte en la mo­mento de l' eksono de la fantoma horo la nekompreneblan bruon. Estis, kvazaŭ homo levus sin de pajlo, kiu kraketis sub li, trairis la ĉambron kaj malleviĝis post la forno, ĝemante kaj stertor­ante. La sekvantan matenon la markizino demandis lin, kiam li malsuprenvenis, kiel la esplorado sukcesis. Kaj kiam li ĉirkaŭrigardis timeme kaj ne­certe kaj, riglinte la pordon, diris, ke la fantomo efektive ekzistas, ŝi ektimis kiel neniam ĝis nun en sia vivo kaj petis lin, antaŭ ol li sciigos ion pri la afero, ekzameni ĝin ankoraŭ unu fojon trankvile, dum ŝi ĉeestos.

Sed ili aŭdis kune kun fidela servisto, kiun ili prenis kun si, fakte, en la venonta nokto la saman nekompreneblan, fantoman bruon. Nur la insista deziro, vendi la kastelon ĉiukondiĉe, povigis ilin subpremi dum la ĉesto de la servisto la timegon, kiu ekkaptis ilin, kaj submeti al la okazintaĵo iun indiferentan kaj hazardan kaŭzon, kiu devos esti eltrovata.

En la vespero de l' tria tago, kiam ambaŭ, por esplori la kaŭzon de la afero, kun korbato ree supreniris la ŝtup­aron al la fremdula ĉambro, venis hazarde la dom­hundo, kiun oni liberigis de la ĉeno, antaŭ la pordon de la ĉambro, okaze de kio ambaŭ prenis la hundon kun si en la ĉambron, ne klarigante al si certe la kaŭzon, - eble en la instinkta intenco, havi ĉe si iun trian vivantaĵon krom si mem.

La geedzoj starigis du kandelojn sur la tablon; la markizino ne senvestigis sin, kaj la markiza metis apud si spadon kaj pistolojn, kiujn li prenis el la ŝranko. Poste ili sidigis sin iom antaŭ la dek­unua horo, ĉiu sur sian liton. Kaj dum ili provis distri sin laŭeble per konversacio, la hundo, kaŭre kunmetinte kapon kaj krurojn, kuŝigis sin en la mezo de la ĉambro kaj ekdormis. Jen, en la mo­mento de l' noktomezo, la terura bruo reaŭdiĝis. Iu, kiun neniu povis vidi, per la okuloj, supren­levis sin sur lambastonoj en la ĉambro-angulo; oni aŭdis la pajlon, kiu krakis sub li, kaj je la unua paŝo: tap! tap! la hundo vekiĝis, levis sin subite de la planko, suprenigante la orelojn, kaj retiris sin al la forno, murmurante kaj bojante, kvazaŭ homo paŝus renkonte al li.

Vidante tion ĉi, la markizino kuregis kun alte stariĝintaj haroj el la ĉambro; kaj dum la markizo, ekpreninte la spadon, kriis: "Kiu estas tie?" kaj, ĉar neniu respondis, same kiel furiozulo trabatis laŭ ĉiuj direktoj la aeron, ŝi igis jungi la ĉevalojn, decid­inte, tuj forveturi al la urbo. Antaŭe ŝi ankoraŭ kunpakis kelkajn objektojn. Farinte tion kaj brukrake elvelurante el la pordego, ŝi jam vidis la kastelon ekflamiĝanta ĉiuflanke.

La markizo, tro ekscitita pro timego, estis preninta kandelon kaj, vivilaca, ekbruligis la kastelon, ĉie tabulitan per ligno, je ĉiuj flankoj. Vane ŝi ensendis per­sonojn por savi la malfeliĉulon; li jam pereis en la plej mizera maniero, kaj ankoraŭ nun liaj blankaj ostaĵoj, kunigitaj de la kamparanoj, kuŝas en la angulo de la ĉambro, en kiu levi sin li or­donis al la almozulino de Locarno.

Notoj

Bernd Heinrich Wilhelm von Kleist (18.10.1777 - 21.11.1811)
germana poeto,
El: Esperanto-Praktiko, Berlin.
5-a jaro, n-ro 7 (55), julio 1923.