Gustaf Fröding: Alta kanto(esperanto) - altakanto.htm

Gustaf Fröding
Alta kanto.

Tradukisto:
Signe Stenström.

1:

Mia kara estas kiel abi'
kiel kantanta akvotorent',
kaj kiel juna roz',
kiam falas matene la ros'.
ŝia ĉarm' similas al granda armeo,
kiu venkas siajn malamikojn
kun forta tondro, ĉaroj, veturantoj
vokante: kiu rezistas min?

Diru vi, filinoj de Vermlando,
vi, kiuj inter la montoj
paŝtas, aŭ sidas ĉe la vojrando
ŝercantaj,
ĉu vi vidis mian karan,
ĉu vi vidis mian junan rozon
iri tiun vojon antaŭen?

Jen, ŝi iras kvazaŭ dancante sur la herbo
kiel danc' de reĝ-filino fama,
kaj ŝia voĉo estas kiel bela sono
kiel gajtrila muzik' inter montoj,
kaj ŝia vizaĝa ĝojo
estas kiel sun super lagoj,
la belegaj lagoj en la valoj.

Al la dom' de mia kara,
kiam la vespero malvarmiĝis, mi venis.
La betuloj de la patro staris verdaj,
kaj la odoro de tiuj estis pli dolĉa
ol mirto, nardus kaj pulvoroj el la apotekoj.

Jen, la kara migras en la florĝardeno
kaj kasas sin antau miaj okuloj
sub grosajn kaj ribajn arbetaĵojn.
Kiel juna leon ŝi atendas en la kaŝej'
kaj kiel kuraĝa rabistaro en embusko,
pripensante en sia malica animo,
kiel ŝi prenu tiun, kiu al ŝi plaĉas,
por ke ŝi lin detruu per la
buŝo, kiu ne tre granda estas,
kaj per siaj lipoj, ruĝaj kiel vin'.

2:

Kiel ventego ŝi venis el la arbusto
kiel forta venteg' kun ŝtormo, pluvo kaj hajlo,
kie falas la hajleroj kiel lilioj
kaj la pluvo kiel roza pluv',
la ŝtormo estas kiel rideto
kaj sonoro de cimbaloj.

Kaj ŝi atakis min kaj kaptis min, por ke
mi estu al ŝi militkaptoto kaj sklavo
Kaj venis al mia vizaĝo kun la kolero de siaj
lipoj, juĝis min kaj diris al mi:
"Bonvenon al la dom' de mia patro,
jen, vi estas tre kara kaj ĉiel ja bonvena."

Kaj ŝi prenis el la provizej'
sukon el florĝardenaj framboj
kaj bongustan bakaĵon kaj multajn kukojn,
kaj ni manĝis kaj ŝercis ĝis la sunsubiro.

Sed jen, multaj tagoj jam foriris,
depost mi vidis mian karan.
Miaj pensoj perdas la malnovajn vojetojn,
ĉar mia kara estas antaŭ ĉiuj
en tiu lando,
ĉar ŝi estas kiel abi',
kiel kantanta akvotorent'
kaj kiel la sunbrilo sur la lagoj,
la belegaj lagoj en la valoj.

Vi filinoj de l' Vermlando, kiuj
paŝtas ŝafojn kaj brutaron inter la montoj,
aŭ ŝercas ĉe la voj-rando, diru,
ĉu vi vidis la karan de mia
anim, ĉu vi vidis, ĉu ŝi
iris tiun vojon antaŭen?

Notoj

Gustaf Fröding (1860 - 1911)
sveda verkisto.
El: Svenska Esperanto-Tidningen/La Espero
n-ro 8-9, aug-sept 1941.