Luigi Minnaja: Alvenu Regno Via!(esperanto) - alvenu.htm

Luigi Minnaja:

Alvenu Regno Via!

Tremete kuŝas en humila stalo
la Fil' de Dio, fariĝinta flamo
por elaĉeti nin de l' peka valo.
Sublime, frato: Dio estas amo!
Perforto kaj malpaco, fratbuĉado
jen frukto de l' malamo interhoma;
angoroplena viv' en alta grado
de malkvieto kaj dolor' tioma.
Ne tolerebla ĉi turmenta stato:
ni reciproke amu nin, ho frato!
Rava sereno, paradiza ĝuo
regas la mondon, kiam la konkordo
dolĉe kunligas laŭ amema fluo
la korojn de l' kreitoj per akordo.
Jen ĝoja vivo en feliĉa stato:
ni reciproke amu nin, ho frato!
Amo, fekunda sem' de l' Eternulo,
al la eterna ĝuo prisopiro,
ardanta flam' en puriganta brulo,
per ĝi ni refariĝos Dia spiro.
Jen fina celo de l' beata stato:
ni reciproke amu nin, ho frato!
En mondo disvastiĝu la karito,
homar' fandiĝu en korbato Dia,
venke regata nur de l' amspirito:
baldaŭ, Sinjor', alvenu regno Via!
Notoj

Luigi MINNAJA, (naskiĝis la 21-an de januaro 1899 en Pisticci, mortis la 27-an de januaro 1974 en Romo) estis itala esperantisto, ŝtatoficisto. E-isto de 1926

El: Heroldo de Esperanto, Scheveningen, Nederlando.
N-ro 18 (1188), 29-a jarkolekto, 16-an de decembro 1953.
Redaktoro: Teo Jung.