Post la renkontoj disiĝon, ve, sendas destin' -.
Plorass mallaŭte la rojo sub branĉoj de l'pin'.
Karboj de l'fajro kovriĝis per cindra arĝent'.
Ĉio finiĝis, jam la adiaŭa moment'.
Mia amatin' - la sunet' arbara.
Kie ree nin viv' kunigos kara?
Tendoj kunmetis flugilojn kun morna humil',
Kaj jen etendis flugilojn la aviadil'.
Jen, retiriĝis ŝtuparo de l' porda lini',
Vere abismo porlonge disigis jam nin.
Nek rememoroj, nek vortoj konsolas plu min,
Revas mi nur pri la rojo sub branĉoj de l'pin,
Kie en gutoj sukcenaj rebrilas la flam',
Kaj ĉe la fajro, imagu, atendas min jam,