Paul Falvury: Amo universala. amouniversala.htm

Paul Falvury

Amo universala.

Pli bela la rozo ol trikoloreto,
sed tamen violon mi ŝatas;
pli ĉarma Naturo ol homa kreeto,
sed tamen piano nin plaĉas.
Ni povas estimi kun egalfervoro
iaĵon arĝentan aŭ ion de oro.

Tutsame estonta vivad' en ĉielo
al ni donos ĝojon, ke ĉiu sanktulo
brilegos mirinde pli hele ol stelo
(sed tute sen vund' al vidanta okulo),
kaj kvankam la steloj diversas en gloro
ni ĉiun amegos kun egalfervoro.

Notoj
Paul Falvury, irlanda verkisto.

Esperanto-teksto el: La Praktiko, n-ro 5, (223), 20-a jaro, majo 1956.
(Post via legado de la paĝo:) - Nun al: Klaku: Novaj paĝoj:
La tuta enhavo de la paĝoj: ...aŭ... Niaj hejmpaĝoj:
...aŭ... Nia adreso: