En la dezert' sterile nuda,
El grund' bakita de sun-ardo
Anĉar' elĝermis, staras muta.
Ne kreskis en proksim' eĉ kardo.
Ĝin naskis la soifa tero
En furiozo mondmalbena,
Kaj per veneno de kolero
Saturis ĉiun febran plena.
Venen' filtriĝas tra la krusto
En la tagmeza varmo suna,
Ĉe l' vento de vesperkrepusko
Koaglas je rezino bruna.
Proksimon ĝian bird' evitas
Kaj timas tigro. Se la sibla
Venteg' la branĉojn ekagitas,
Tuj plu ĝi flugas, venenkribra,
Kaj se la nuboj de l' ĉielo
Pluverojn sur anĉaron ŝutas,
De la folioj kaj de l' ŝelo
Venene tiuj teren gutas.
Hom' homon tamen por aliro
Komandis per rigard' rigora.
Fidele iris tiu viro,
Revenis kun la suk' horora.
Portante krom rezin' fatala
Velkintan branĉon en tornistro,
Kun ŝvit' mal varma sur la pala
Vizaĝ' sin trenis la servisto.
Li falis tie tuj en sveno,
Pro elĉerpiĝ'- de l' lasta forto.
Ĉe l' trono de la suvereno
La sklavon tiel trafis morto.
La princo ĉiujn sagojn suki
Ordonis per venen' anĉara,
Per arkoj tiel sendis flugi
La morton al popol' najbara.