Felix Leo Göckeritz: Ankoraŭfoje....(esperanto) - ankoraufoje.htm

Felix Leo Göckeritz
Ankoraŭfoje....

Tradukanto: Joseph Ferdinand Berger.

Ankoraŭfoje volus mi krespuska-lume
Kun vi solece paŝi tra printemp-herbejoj
Kiam la suno mortas super pin-arbaroj
Kaj sangeruĝa flamas ĉirkaŭ fagaj trunkoj;
Kiam siringo metas ĉirkaŭ la kastel-muraĵon
La verdajn, molajn kiel la velur' foliojn,
Kaj ruĝa la tegment' de l' val-preĝejo
Sin tute dense volvas en la blank-floraron;
Kiam alaŭdo alte en aero blua dankas
Al la Kreint', kaj tra la paco de l' vespero
Helsona sonoril' per sia rev-tintado
Enlulas en dormadon la printempan tagon.
En la vilaĝo malproksima eble sonus
Knabina ĥor', kaj per flugiloj el arĝento
Portiĝus tiu ĉi printemp-sopiro ĉasta.

Ankoraŭfoje nur sur la mallarĝa vojo
Kun vi mi volus suprenpaŝi en printempo
Al la templeto de Diano sur l'altaĵo,
Kie ĉerizifloraĵoj sian neĝan pompon
Disŝutis super viaj sunohelaj bukloj
Kaj per velur' de siaj rave blankaj floroj
Karesis la veluron de la vangoj viaj,
Dum kruta la vojeto tiel alteniĝis
Ke ni, portate de l' feliĉ' de nia majo.
En la profundan bluon de l' ĉiel' printempa
Kun ĝoj-julbilo rekte kredis enpaŝadi.

Ankoraŭfoje nur kun tia ĝoj-abundo
Mi volus paŝi sen parol' ĉe via flanko,
Nur senti de mallarĝa via man' la premon,
Kiu en temp' pasinta dolĉajn fortojn donis
Al mia dekstra man', al faroj soifanta.
Rigardi nur dezirus mi trankvil-pieme
De viaj membroj delikate-certan ritmon,
Kiu, simile al la lud' de la ondetoj
En la arbara lag' arĝenta, min katenis.
Nur scii volus: vi ĉe mia flank'! Jen ĉio!

Ankoraŭfoje nur la varman kapon premi
En viajn silkomolajn sunohelajn buklojn
Enspiri la odoron mire ebriigan!
La manon vian delikatan mi tre dolĉe
Dezirus meti al la febra trunto mia,
Trankvile, sendezire post batal' ripozi,
Ĉirkaŭprenate de l' batad' de via koro.
Silente mi dezirus aŭdi karan sonon,
Arĝentan sonon de l' karesa voĉo via,
Kiu simile al fabel', min ĉirkaŭŝvebis.
Kun spiro retenita mi aŭskulti volus
Timante, ke ĝi ree ia forsoni povus,
Aŭskulti, aŭskultadi nur en plenfeliĉo!

Ankoraŭfoje nur mi enrigardi volus
Okulojn viajn, klarajn stelojn de l' animo,
Kaj legi en profundaj la okul-abismoj,
Similaj al kaŝitaj lagoj de fabeloj,
Deklarojn kaj konfesojn de la am-feliĉo,
Kiun en tempo fora vi, anĝel-animo,
Kun via forta por oferoj virin-koro,
Enportis kun jubil' kaj ĝoj' en mian vivon.

Ankoraŭfoje nur mi volus diri dankon,
Ankoraŭfoje nur genuojn miajn fleksi
Ĝispolve antaŭ vi, ho alta sanktulino',
Por kisi vian delikat-infanan manon,
Ankoraŭfoje nur konfesi mi dezirus,
Jubiloplena, koreĝoja kaj beata:
Mi amas vin, amegas, nedireble amas!

Ankoraŭfoje nur - ho se vi meti povus
Sur mian torturitan kapon viajn manojn
Malvarmigantajn, dolĉajn, mole karesantajn!
Ho, se mi scius nur, ke iam vi ĉestaros,
Kiam okuloj miaj lacaj vitreciĝos,
Por hejmen, al vi, min konduki mildamane!
Ho, se ankoraŭfoje mi eldiri povus,
Per kia forto ĉio en mi vokas vin!
Kiele en la temp' de via knabineco
Mi volus aŭdi vin - ankoraŭ unu fojon!

Notoj

Felix Leo Göckeritz
(mi ne trovis informojn pri li).
La tradukinto: Joseph Ferdinand Berger, 7.10.1894 - 28.3.1976.
El: Heroldo de Esperanto, Köln, Germanio.
N-ro 37 (690), 13-a jarkolekto, 18-an de septembro 1932.
Redaktoroj: Teo Jung/Joseph Berger.