Anna Akhmatova: Poemo al ŝi de A. Logvin (esperanto) - anna.htm

Anna Akhmatova

Poemo al ŝi

de A. Logvin...

Eksilentis voĉ' muzikoplena,
Al mister' forflugis senrevena.

Ĝis revido, kara poetino!
Estu ter' - lanug' sur via sino ...

Akompanis vin birdaro blanka
Kaj amikoj kun rigardo danka.

Tuŝkaresis harojn viajn laste
Vent' gepatra, ame, iom haste,-

Vento nigromara estis tio,
Tuj veninta el Ukrainio ...

Morti, reviviĝi dum la vivo
Lacis vi. Finiĝis vojdeklivo.

Kaj neniu scias pluetapojn ..
Ĉiuj floroj triste klinis kapojn.

Ĉe kaploko staris ombroj helaj -
­Du amataj, du poetoj belaj ...

Ĝis revido, kara poetino,
Estu ter' - lanug' sur via sino ...

Notoj
Poemo de Aleksandro Logvin al:

Anna Akhmatova, 23.06 1889 – 05.03 1966 = Anna Andrejevna Allmatova.
La 5-an de marto 1966 mortis en Le­ningrado unu el la plej grandaj nun­tempaj rusaj poetinoj Anna Andrejevna Allmatova, naskiginta en 1888 apud Odessa, en marista familio. Por omaĝi al sia granda talento, la rusa Esperanto-­poeto Aleksandro Logvin verkis la poemon.
El: Heroldo de Esperanto, Bruselo 1, Belgio.
N-ro 7 (1416), 42-a jarkolekto, 1-an de majo 1966. Redaktoro: Ada Fighiera-Sikorska.