Anne Frank: Ho ringo, ringo, malfermiĝu por ni! (esperanto) - anne.htm

(Anne Frank)

Ho ringo, ringo, malfermiĝu por ni!

Tradukisto: ???

Preskaŭ dudek-kvin monatojn, de la 9-a de julio 1942 ĝis la 4-a de aŭgusto 1944 vivis Anne Frank kun siaj gefamiliano kaj kelkaj gekonatoj kiel kaŝitoj, kvazaŭ kaptitoj, en la posta parto de malnova domo ĉe la Prinsengracht en Amsterdam. De la cetera mondo disigis ilin nenio krom maldika vando de turnebla ŝranko. Tur­ninte la ŝrankon de ekstere, oni staris an­taŭ ŝtuparo kondukanta en la ejojn de la "Postdomo".

En tiu Postdomo travivis Anne kun la aliaj - entute ili estis komence sep, kaj poste ok personoj - maltrankvilajn horojn, tagojn, monatojn; zorgojn, timojn, malsa­ton; sed ankaŭ momentojn de vera ĝojo malgraŭ ĉio. Multaj enskriboj en la Tag­libro priskribas scenojn humorplenajn kaj ridigajn.

KeIkfoje la vivo de kaŝitoj tamen ŝajnis al ŝi ne plu tolerebla. "Precipe dimanĉe mi sentas min mizera," ŝi skribas, "ĉar tiam la atmosfero en la domo estas prema, dormiga kaj plumbopeza. De ek­stere ne aŭdiĝas kanta­do de birdoj: morteca kaj sufoka silento pre­madas ĉion, kaj tiu ĉi pezeco premiĝas al mi kaj kvazaŭ tiras min al profunda Hadeso. En tiaj momentoj mi estas indiferenta eĉ pri Patro, Patrino kaj Margot (la fratino), mi vagadas de unu ĉambro en alian, iras supren-malsupren, havante senton kvazaŭ kantbirdo, kies flugilojn oni kruele forŝiris kaj kiu en plena mallumo pusiĝas kontraŭ la kra­doj de sia malvasta ka­ĝo. For, eksteren, ridan­te en freŝa aero! krias interna voĉo. Respondon mi jam ne scias, kaj mi ekkuŝas sur divanon por dormante mallongigi la tempon, la silentadon kaj ankaŭ la teruran an­goron, ĉar liberigi min el ili mi ne povas."

Kaj kelkajn tagojn pos­te ŝi notas en sia taglibro:

"Nian okupon, kune kun la postdomo, mi imagas, kvazaŭ ni for­mas helan lokon de blua ĉielo, ĉirkaŭitan de pezaj, nigraj pluvonu­boj. La malgranda, limi­gita loko, sur kiu ni staras, estas ankoraŭ sekura; sed la nuboj pli kaj pli densiĝos ĉirkaŭ ni, kaj la ringo, kiu nin apartigas de la proksimi­ĝanta danĝero, pli kaj pli malvastiĝas. Nun jam tiel proksime nin ĉir­kaŭas la danĝero kaj malhelpo, ke ni interpuŝiĝas pro senespe­reco trovi elsaviĝon. Ni ĉiuj rigardas mal­supren, kie interbatalas la homoj; ni rigar­das supren, kie regas trankvilo kaj feliĉo; sed dume nin ĉirkaŭas la malhela maso, malebliganta al ni iri supren, kaj staranta antaŭ ni kvazaŭ netrairebla muro, kiu minacas nin frakasi, sed nur iom prokras­tas la fatalon. Kaj mi nur povas krii kaj petegi: "Ho, ringo, ringo, privastiĝu kaj malfermiĝu por ni!"
Tio estis komence de novembro 1943.

Restis unu espero: ke la milito ne plu daŭros tiel longe kiel ĝi jam daŭris.

Kristnaske 1943 donacis bona nederlanda helpantino al la kaŝloĝantoj mem bakitan kukon kun la surskribo "Paco 1944". Ĝi estis esperiga sed ... trompa.

Komenciĝis 1944. La milito daŭris. An­kaŭ la kaŝloĝado. Kaj la vivo fariĝis an­koraŭ pli malfacila.

"Multe, tre multe daŭre mankas al ni ĉi tie," sed "riĉo, prestiĝo, ĉio tio estas per­debla, sed la feliĉo en la koro povas esti nur jen kaj jen vualita; dum la tuta vivo ĝi ree kaj ree konsolos nin. Kiel longe ni sentime povos levi rigardon al la ĉielo, tiel longe ni scios, ke la koro estas pura kaj ke la feliĉo nin ĉiam akompanos."
Intertempe estis fariĝinta io simila al la komenco de amidilio inter Anne kaj la iom pli aĝa Peter, la filo de la familio Van Daan, kiu kaŝloĝis kun familio Frank. Sub la dato 7-a de marto 1944 Anne kon­fesas la unuan fojon, ke malkovriĝis ŝia "sopiro al junulo, - ne al amikino sed al amiko".
"Per tio", ŝi daŭrigas, "mi ankaŭ malkovris la feliĉon en mi mem kaj mian kirason de neseriozeco kaj gajeco. De temp' al tempo mi trankviliĝis, malkovris mian senliman sopiron al ĉio bela kaj bona. Kaj vespere, kuŝante en la lito, mi finas mian preĝon per la vortoj: 'Mi dankas Vin pro ĉio Bona kaj Bela', kaj tiam jubilas mia interno. Tiam mi meditas pri 'la Bono' de la kaŝloĝado, de mia sano kaj de mia tuta mio, pri 'la Karo' de Peter, pri tio, kio estas ankoraŭ ĝerma kaj delikata kaj kion ni ambaŭ ankoraŭ ne kuraĝas nomi nek tuŝi, tio kio certe iam venos: la amo, la estonteco, la feliĉo, kaj pri 'la Belo', kio estas la mondo: la Universo, la naturo, la beleco kaj ĉio bela kunkune. Tiam mi ne meditas pri la mizero, sed pri la belo an­koraŭ restanta al ni"
Ĉu vi povas imagi, kara legantino kaj kara leganto, ke ĉi tiujn belajn vortojn skribis knabino, kiu ankoraŭ ne plenumis sian 15-an vivojaron?!

La 29-an de marto 1944 Anne havas inte­resan ideon:

"Hieraŭ vespere parolis mi­nistro Bolkestein per Radio Oranje; li di­ris, ke post la milito oni aranĝos kolekton de taglibroj kaj leteroj pri tiu ĉi milito. Kompreneble ĉies okuloj tuj direktis sin al mia taglibro. Imagu, ke mi eldonos ro­manon pri 'La Postdomo'! Ĉu tio ne estus interesa? Laŭ la titolo la homoj certe supozus, ke ĝi estas detektiva romano. Sed nun serioze! Verŝajne jam nur dekon da jaroj post io milito preskaŭ nekredeble sonos rakonto pri la judoj dum kaŝloĝado: kiel ili vivis, manĝis, parolis."
Fakte la "Taglibro" aperis en la neder­landa lingvo (la originala eldono) sub la titolo "Het Aehterhuis" (La Postdomo), kaj ankaŭ ni konservis tiun ĉi titolon kiel sub­titolon por la esperantlingva eldono.

Anne cetere skribis ne nur en sia tag­libro. Ŝi ankaŭ verkis kelkajn rakontojn. Kaj ŝi revis iam fariĝi verkistino:

"Mi voras pluvivi ankaŭ post mia morto! Kaj tial mi estas tre danka al Dio, ke jam ĉe mia naskiĝo Li dotis min per la povo evo­luigi la spiriton kaj por verki, do por es­primi ĉion, kio vivas en mi. Verkante mi liberigas min el ĉio: malaperas mia ĉagreno, revigliĝas mia kuraĝo. Sed - kaj tio estas grava demando - ĉu iam mi kapablos verki ion grandiozan, ĉu mi iam fariĝos ĵurnalistino kaj verkistino? Mi esperas, ho, mi forte esperas, ĉar verkante mi povas fiksi ĉion: miajn pensojn, miajn idealojn kaj miajn fantaziojn."
Ŝtelrompo en la domo ce la Prinsen­gracht pruvas al la kaŝloĝantoj, ke ili devas esti eĉ pli singardaj ol ili jam estis ĝis tiam. La ll-an de aprilo l944 skribas Anne:
"En la postdomo oni nun diskutas sen­fine. Kraler riproĉis al ni, ke ni agis ne­singarde. Ankaŭ Henk diris, ke en tia okazo ni nepre ne iru malsupren. La afero forte memorigis al ni, ke ni estas kaŝloĝantoj, ke ni estas katenitaj judoj, katenitaj al unu loko, sen rajtoj, sed kun milo da devoj. Ni, judoj, ne rajtas agi laŭ niaj sentoj, ni devas esti kuraĝaj kaj fortaj, devas ne grumblante preni sur nin ĉiun ajn mal­oportunon, devas fari ĉion eblan, nur kon­fidante al Dio. Iam ja finiĝos tiu ĉi terura milito; iam ni ja denove estos homoj kaj ne sole judoj. Kiu surmetis al ni tiun ĉi sorton? Kiu faris nin, judojn, escepto inter ĉiuj popoloj? Kiu lasis nin ĝis nun tiom suferi? Estis Dio, kiu faris nin tiaj; sed kiu iam relevos nin, ankaŭ tiu estos Dio."
Samtage pri si mem (se Dio ŝin lasos vivanta): "Mi ne restos sensignifa, mi la­boros en la mondo kaj por la homaro!"

Anne enamiĝis. Sub la 14-a de aprilo 1944 oni legas en ŝia taglibro:

"Kelkfoje mi estas sentimentala, tion mi scias, sed ... ekzistas ĉi tie ja kaŭzoj por sentimentaleco. Kiam Peter kaj mi sidas ie inter multe da rubo kaj polvo sur mal­mola ligna kesto, unu tute proksime al alia, kun brakoj reciproke metitaj ĉirkaŭ niaj ŝultroj, li kun buklo mia en sia mano, kiam ekstere la birdoj trile kantas, kiam oni vidas la arbojn verdiĝi, kiam la suno loĝas eksteren kaj la firmamento bluas, ho tiam, tiam miaj sopiroj estas multaj!"
Kiu kulpas pri la milito? Ankaŭ pri tio Anne havas siajn pensojn: "Mi ne kredas, ke nur la superuloj, la registaroj, la kapi­talistoj kulpas pri la milito. Ho ne, kulpas ankaŭ la ordinaraj homoj; se ne, la popo­loj jam delonge ribelus kontraŭ gi!"

Kaj ree pri si mem:

"Ofte mi estas me­lankolia, sed neniam senespera. Nian kaŝ­loĝadon mi konsideras aventuro danĝera, sed romantika kaj interesa. Ĉiun malhavon mi notas kvazaŭ amuzaĵon en mia tag­libro. Mi decidis vivi alian vivon ol tiun de aliaj knabinoj, kaj poste vivi alian vi­von ol tiun de ordinaraj dommastrinoj. Mia vivo ĉi tie estas nur la komenco de vivo interesa, kaj tial, nur tial - eĉ en la plej danĝeraj momentoj - mi ne povas ne ridi pri la bonhumora flanko de la si­tuacio. Mi estas juna kaj posedas ankoraŭ multajn latentajn kapablojn. Mi estas juna kaj forta, kaj travivas tiun ĉi grandan aventuron, mi vivas ankoraŭ meze en ĝi kaj ne volas plendi la tutan tagon. Mi estas multe dotita: per feliĉa naturo, per gajeco kaj per forto. Ĉiun tagon mi sentas, kiel kreskas mia interno, kiel alproksimiĝas la liberigo, kiel bela estas la naturo, kiel bo­naj estas la homoj en mia proksimo, kiel interesa estas tiu ĉi aventuro! Kial do mi estus senespera?".
Vere, alproksimiĝas la invado, alproksi­miĝas la liberiĝo sed malrapide, tro mal­rapide. Mardo, la 6-a de junio 1944: "Tio estas la D-tago ... la invado komenciĝis." - (Novaj esperoj, kaj nova atendado).

Ree skribas Anne tre belajn vortojn en la taglibron:

"Ni havas multe da motivoj por esperi pri bela feliĉo, sed ... ni mem devas ĝin meriti. Kaj tio estas neniam atingebla per oportunemo. Meriti feliĉon signifas labori por ĝi, fari bonon, sed ne spekulacii aŭ maldiligenti. Maldiligentado eble ŝajnas alloga, sed laborado havigas kontentiĝon"
Kaj, preskaŭ je la fino de la libro, sub la 15-a de julio l944:
"Jen la plej malfacila en tiu ĉi tempo: idealoj, revoj, belaj esperoj apenaŭ veki­ĝis en ni, kaj jam la kruela realo ilin tra­fas kaj komplete detruas. Estas mirige, ke ankoraŭ mi ne perdis ĉiujn miajn espe­rojn, ĉar ili ŝajnas absurdaj kaj nerealige­blaj. Malgraŭ ĉio mi kroĉas min al ili, ĉar ankoraŭ mi kredas je la interna boneco de la homo. Estas al mi nepre ne eble, kon­strui ĉion sur la bazo de morto, mizero kaj konfuzo. Mi vidas, kiel iom post iom la mondo estas rekreata en dezerton; pli kaj pli laŭta mi aŭdas la alruliĝantan ton­dradon, kiu minacas mortigi ankaŭ nin; mi partoprenas la suferadon de milionoj da homoj. Kaj tamen, rigardante al la fir­mamento, mi fidas, ke finfine ĉio refariĝos bona, ke ankaŭ finiĝos tiu ĉi kruela tempo, ke denove ekregos en la mondsocio trank­vilo kaj paco. Intertempe mi devas alte gardi miajn idealojn; en tempoj venontaj ili eble tamen estos realigeblaj."
Jes, fine finiĝis la kruela tempo, kaj denove ekregis en la mondsocio trankvilo kaj paco. Por Anne bedaŭrinde tro mal­frue.
"La 4-an de aŭgusto (1944) invadis la Verda Polico la Postdomon," oni legas en mallonga epilogo al la taglibro, "arestis ĉiujn kaŝloĝantojn kaj ankaŭ Kraler kaj Koophuis (protektintoj de la kaŝloĝantoj), kaj transportis ilin al germanaj kaj ne­derlandaj koncentrejoj. La tutan inventa­ron de la Postdomo forrabis la Gestapo. Inter amaso da malnovaj libroj, revuoj kaj gazetoj, postrestintaj sur la planko, Miep kaj Elli trovis la taglibrojn de Anne. Escepte de kelkaj fragmentoj, senvaloraj por la leganto, la originala teksto estas publikigita. El la kaŝloĝantoj revenis nur la patro; Kraler kaj Koophuis trasuferis la mizeron en nederlanda koncentrejo kaj revenis en siajn familiajn rondojn. En marto l945 mortis Anne en la koncentrejo Bergen-Belsen, du monatojn antaŭ la libe­rigo de Nederlando."

Notoj

Anne FRANK [Ane frank] (naskiĝis la 12-an de junio 1929, mortis en marto de 1945) estis juda junulino, kies taglibro priskribis la vivon de juda familio loĝanta kaŝe dum la nazia epoko.
Anne Frank naskiĝis en Frankfurto ĉe Majno kiel filino de juda komercisto. En 1933 Anne kune kun siaj gepatroj kaj la fratino fuĝis de la nazioj al Amsterdamo. En julio 1942, kiam la nazioj okupis Nederlandon, la familio kaj kvar aliaj personoj kaŝis sin en la alkonstruaĵo de la firmao de la patro de Anne. Nederlandaj geamikoj provizis ilin per nutraĵoj. En aŭgusto 1944 la nazioj malkovris la kasejon kaj portis la kaŝitojn al koncentrejoj. Anne Frank mortis en Bergen-Belsen en marto 1945; la preciza dato ne estas konata. Ŝia taglibro poste estis trovita en la iama kasejo, kiu nuntempe estas muzeo.
Dum sia tempo en la kaŝloko Anne Frank priskribis ĉiujn pensojn kaj sentojn en sia taglibro: la unuan senton de amo, kverelojn kun la gepatroj, timojn kaj esperojn kaj la deziron fariĝi verkistino. Ŝia patro Otto Frank, la sola persono el la kaŝitoj, kiu travivis la militon, redaktis la taglibron kaj publikigis ĝin en l947 sub la titolo " Het achterhuis (La malantaŭa domo"). La libro aperis intertempe en pli ol 50 lingvoj kaj ankaŭ kiel teatraĵo. En 1959 ĝi sub la titolo "The Diary of Anne Frank" estis filmigita en Usono, kun Millie Perkins en la ĉefrolo.
El: Heroldo de Esperanto, Scheveningen, Nederlando,
n-ro 4 (1282), 35-a jaro, 1-a de marto l959. Redaktoro: Teo Jung.
La artikolo tute ne enhavas informojn pri la aŭtoro de la artikolo.
La libron Taglibro de Anne Frank tradukis G. J. Degenkamp, kaj la libron eldonis "Heroldo de Esperanto" en 1959.