Árpad Tóth (Tóth Árpad)
Aprilo.

Tradukis: Kálmán Kalocsay.

(1) Hej Aprilo, hej Aprilo
Flirta de facilo,
Bub' de faŭna maleolo,
Preta' por petolo!
Laŭ transkapa via rulo
Placojn kovras polv-nebulo,
Flugas ruboj mil,
Vi disŝutas en aeron
Vibran vespon kaj fajreron
Kun parfum' kaj tril'.

(2) Al branĉfino, ĝermi preta
Per verdpinta ŝvel',
Sendas vi, ke grimpu eta,
Lerta kokcinel',
Kiel supren al vel-ripo
Per facila brak'
Rampas eta bub' de ŝipo
En punktita jak'.
Gvatas ĝi pri l' horizonto:
Kiam lum-river'
Flugilstreĉe al la Lumfonto
Zumas: Primaver'!

(3) Agro dormi plu deziras,
Laca kamparan',
La herb-barbon al li tiras
Via veka man',
Poste vi per vent-kombilo
Kun miel-odor'
Kombas tra l'taŭzita vilo
Krias: Pigro for!
Dorm' sufiĉas, sur la listo
Sekvas nova pen',
Hej, ĉu sonĝis vi, servisto,
Pri terpom' aŭ gren'?

(4) Ho Aprilo, ho Aprilo!
En lum-danca voj'
Min vizitu, buba filo
De l'eterna ĝoj'.
Foje, kiam ĵus matenis
Stranga printemp-tag',
Vi kaj mi ja kune venis
Al ĉi-tera vag':
Sur sun-kordoj sonis trilo,
Ora lum-sonat',
Vi, Lumido, ĉe l'lulilo
Staris, gaja frat'.

(5) Ve, Aprilo, frat' petola,
Kie tiu sun'?
Velka bukedet' primola
Estas mia jun'.
Mi - ĉu vi ne paŭtas, kara? -
Iĝis renegat'.
Estas malsanul' amara
La iama frat':
Li jam metas por plezuroj
Pri l'printempa hor',
Kiel vitron al l'okuloj,
Triston al la kor' ...

(6) En arbaroj tremas ride
Arbo kaj arbust',
Ilin tiklas vi senbride
Ĉe l' fajnhaŭta brust';
Ĉiu bosko estas rondo
De freneza bal',
Jen ankoraŭ mankas frondo,
Estas nur petal';
Dum la foliĝermo perla
Ŝvitas en akuŝ',
Jam petaloj flugas per la
Kisa vento. huŝ ...

(7) Super urbaj domoj glitas
Via lum-flugil',
Tra l'etaĝoj blindaj ridas
Radianta bri':
Kamentubo, torĉ' purpura,
Ardas ĝis frenez',
Blua sorĉ knabin-okula
Estas la ardez'.
Dancas vi sur blu'kvadrata
Super korta ŝakt',
Kiel sur tapiŝo glata,
En facila takt'.

(8) Lukon de tegmenta subo
Ĉe la strat-angul'
Vi briligas, kiel bubo
Pecon de spegul',
Falas, pum, la lum' al tero,
Sub malpuroj ĝem'
Jelpas, eble la polvero
Povra kantas mem.
Jen, gazetvendisto blinda,
Viva rub' de strat',
Mortajn globojn malferminta,
Ĝuas je l' sun-flat' ...

(9) Ho Aprilo, frato suna,
Helpu min per gvid'!
Ree mi estu frat'pli juna
Kun obea fid'.
Mi sub arbo, dum kuŝado,
Trinku el la bril,
Dum vangbatos min cikado
Kvazaŭ el ĵetil',
Sur l'okulon florpetalo
Falos el la svarm',
Kaj sub ĝia silkvualo
Kaŝos sin la larm' ...

(10) Eble, dum la miel-flava
Suno dronos for,
Eĉ el brust' ruliĝos grava
Pezo: mia kor',
Refalados ĝi mallerte,
Sed, post tima prov',
Pilk' purpura, flugos certe
Post la suna glob',
Ŝvebos dance, glitos glate
En la ĉiel-blu',
Kaj, de l' nuboj balancate,
Ne doloros plu ...

Notoj

Árpad Tóth (Tóth Árpad) (14.4.1886 - 7.11.1928)
hungara poeto
El: Literatura Mondo,
3-a periodo, dua jaro, n-ro 5-6, majo-junio 1948.
Redaktoro: Kálmán Kalocsay.