O. Fadeeva: En vintra arbaro (esperanto) - arbaro.htm

O. Fadeeva:

En vintra arbaro

Tradukis: V. Najdin.

En vintra arbaro - 1.

Dum kuras ni per skioj
En iu ajn direkt',
Montriĝas al ni ĉio
En ia belaspekt'.

Arĝentaj neĝeretoj
Briletas de la sun',
Kaj blankaj betuletoj
Senvestaj staras nun.

Ho skivetur' - rapida kur'!
Flamiĝas la vizaĝo.
Betularbar' ne estas bar',
Ni skias kun kuraĝo.

Renkonte flugas neĝeretoj,
Similaj al arĝent'.
Dum vintro estas pretaj
Konkuri ni kun vent'.

Duope ni skiadas,
Meditas en silent';
Amike vi rigardas,
Revante pri amsent'.

En vintra arbaro - 2.

Blankiĝas niaj haroj
De frosto forta nun;
Sed via amo, kara,
Varmigas kiel sun'.

Ni ĉiam kune iros
Dum vivo sur la ter';
Miraklojn ni ne miros,
Ni marŝos sen danĝer'.

Tre multe da belaĵoj
Post ĉiu vojkruciĝ'
Ni vidos dum vojaĝo;
Ni kuru sen laciĝ'.

Ho skivetur' - rapida kur'!
Flamiĝas la vizaĝo.
Betularbar' ne estas bar'.
Ni skias kun kuraĝo.

Renkonte flugas neĝeretoj,
Similaj al arĝent'.
Dum vintro estas pretaj
Konkuri ni kun vent'.

Notoj

O. Fadeeva - ni ne havas informojn pri la aŭtoro.
El: Heroldo de Esperanto, Scheveningen, Nederlando.
N-ro 15 (1329), 37-a jarkolekto, 1-an de decembro 1961. Redaktoro: Teo Jung.