![]() Frederiko Garcia Lorca: Aresto de Anĉjo Kamborjo Tradukisto: Alvaro de Orriols |
|---|
|
1.
Jen Anĉjo Torres Heredja!
La tago lante foriras kun la vesper' sur la ŝultro, flankevitante l'rojetojn kaj la maron, en taŭrludo, dum la Kaprikornan nokton jam atendas l' olivujoj kaj kurta ventet' rajdanta transsaltas montojn el plumbo. Kaj Anĉjo Torres Heredja, la Kamborja posteulo, marŝas nun, sen vimenvergo, kun kvin trikornĉapeluloj. |
2.
Ho, Anĉjo! Vi jam ne estas aŭtentika Kamborjulo, ĉar vi ne kuraĝis fari fonton kun kvin sangoŝprucoj. Vi estas nek filo ies nek Kamborja posteulo. Finiĝis jam ĉe l' ciganoj la sango de l' kuraĝuloj! la oldaj tranĉiloj tremas sub la polv', en la mallumo.
Je la naŭa nokte iras al ĉel' la malliberulo, dum trinkadas citronaĵon la civilgardista grupo. Kaj ek de la naŭa restas en ĉel' la malliberulo dum la ĉielo lumbrilas kvazaŭ ĉevalida lumbo.
|
| Notoj |
|---|
|
El la fama libro: Romancero gitana. Omaĝe al la memoro de la glora hispana poeto en la 30-a datreveno de lia morto.
|