Karolo Piĉ: La Atoma Epoko - Aŭtuna rozo - Amuzoj - Kontakto (esperanto) - atomaepoko.htm

Karolo Piĉ:

La Atoma Epoko
Aŭtuna rozo
Amuzoj
Konsilo.

La Atoma Epoko

Jarcento via jam finiĝas,
malgaje sonas sonoril';
vesper' al tero jam kliniĝas,
la vento kantas kiel gril',
kaj ĉio kuŝas sub krepusko
kiel statu' sub sia musko.

Posttago ombrojn ne forpelas,
en domanguloj sidas tim';
ĝardeno pli kaj pli malhelas,
kaj knabo ludas sur pavim'
kaj lasas etajn sablajn erojn
faladi ŝute sur la teron.

Kaj dume la Jarcent' plu svenas
meze de l' grizo kaj silent';
sed oni eĉ ne nun divenas,
ke restas jam nur la moment',
kiun nun ŝuthorloĝ' forŝutas
per man' de l' knabo kiu ludas...

Aŭtuna rozo

Silente kaj sen iuj bruoj
falas vespera al statuoj
kiuj, sub sia verda musk',
ripozas sur ŝtuparo ŝtona,
sub varma grizo monotona
de alvenanta noktkrepusk'.

Barokaj vazoj tie mutas;
el alto sin al ili ŝutas
velkaj folioj de fraksen'.
La luno, pala lampiono,
aperas super pavilono
kaj sin rigardas sur basen'.

Kaj io antaŭ balustrado,
ĉe ĝia fera, rusta krado,
blanketas tie sub la lun';
Ĝi estas la lasta rozo,
iom simila al almozo,
La lasta rozo de aŭtun'.

Jen ankaŭ ni, lacegaj homoj,
estas similaj rozfantomoj
tenantaj sin al ĉiu rif'.
Angore ankaŭ ni nin premas
al ĉiu krado; ĉar ni svenas
sub aŭtunaĵoj de la viv'.

Amuzoj

Restis foje ia bela
knab' kun sia amikino
en salona tutmalhela,
kie mankis ilumino -
­kia krimkomploto fia! -
­kaj l' elektra kaj alia.

Sed, jen, kiam post du horaj
ili el la ĉambro venis,
ani ilin sen parolaj
tuj al ekzameno trenis.
Kaj onklin' kun pinta beko
interesis sin pri l' peko.

Pro fiago sangotenta
vigle ilin ŝi akuzis.
Sed Maria elokventa
pri l' suspekto sin ekskuzis:
"Li," ŝi diris "li min nure
en la ej' amuzis pure!"

La ververon ŝi ne rompis
kaj l' onklinon tamen trompis.

Konsilo

La vojo estas longa, longa...
Tial, laŭ maniero sponga,
ne glutu ĉion,
nek energion
disipu en ludado ĵongla!

Ankaŭ ne elĉerpiĝu plene
jam je la oka frumatene,
ĉar poste vere
vi dumvespere
teren verŝajne falus svene!

Sed ĉiam estu humorano,
kiu konscias, ke laŭ plano
malgraŭ torento
kaj malgraŭ vento
iras la brava Karavano.

Notoj

Karolo Piĉ (6.12.1920 - 15.8.1995.)
ĉeĥa poeto.
Atomaepoko: El: Heroldo de Esperanto, Antwerpen, Belgio.
N-ro 4 (1082), 24-a jarkolekto, 16-an de februaro 1948.
Aŭtuna rozo: El Heroldo...n-ro 13 (1148), 27-a jarkolekto, 16-an de okt. 1951,
Kontakto: El Heroldo...n-ro 11 (1181), 29-a jarkolekto, 1-an de julio 1953 (Ĉiuj: Redaktoro Teo Jung).
Amuzoj: El: Heroldo...n-ro 2 (1447), 44-a jarkolekto, 1-an de febr. 1968, (redaktoro Ada Fighiera-Sikorska).