Ilmari Kianto: La Babela dislingviĝo. (esperanto) - babela.htm

Ilmari Kianto
La Babela dislingviĝo.

Tradukisto;
Vilho Setälä.

Kaj la tuta mondo havis egalan lingvon kaj egalan idiomon.

Kaj la homoj diris: ni konstruu por ni templan turon, kiu altiĝas ĝis ĉielo, por resti en bona konsento kun tiu, kiu supre loĝas.

Kaj ili komencis brikojn formi kaj baki, kaj ili kolektis rezinon por gluaĵo.

Tiam la Eternulo sin malsuprenigis por inspekti la templan turon, kiu estis kiel la Ejfela turo, kaj diris ĉagrene: "Pro diablo, certe ili pint-suprenigos ĝin ĝis la nuboj, kaj tiam estos facila aliro al la ĉiela palaco. Ni nepre devas tion malhelpi".

Kaj la ĉiela Eternulo elpensis taŭgan rimedon, ekiris kaj ekmiksis la tendenojn de la langoj de ĉiuj konstruantoj, tiel ke unu la alian ne povis kompreni.

Kaj sur la konstrua helptrabaĵo ekfariĝis kriado kaj tumulto kaj muta konfuzo, ĉar ĉies lingvoj tiel subite disdialektiĝis.

- Tiiliä, tiiliä! tuokaa lisää tiiliä! (*) unu laboristo finne kriadis; li nome okaze estis ĝuste la konstruanto, kies lingvon la Etern­ulo transformis en finnan idiomon.

Sed sube la virinaĉoj iris-reiris kaj ne komprenis, kion la viro supre deziris; ankaŭ la bazo de ilia lango subite elartikiĝis kaj nun ili vane disputis pri tio, kion supre celis la viro. - Was wollen sie? (1) iu kriis. - Ŝto takoje? (2) dua takis. - Ŝurum burum? bruis tria kaj neniu alportis brikojn supren, ĉar iu kredis ke li kriis trinkaĵon al si, alia ke li bezonis tabakon, tria brandon, iu eĉ interpretis laŭ sia lingvo ke la viro nome malpermesas alporti brikojn.

La majstroj blekegis kiel leonoj ĉiu laŭ sia lingvo vane konsilante la laboristojn, sed la ĉefarkitekto disbatis sian pugnon alte en la aero kaj malbenis la sklavojn per antikva hebrea lingvo; liajn malbenojn nur neniu komprenas krom la Eternulo, kies patra lingvo estis la antikva hebrea.

Kaj la Eternulo ridis en sia barbo kaj diris al la ĉefarkitekto:

- Vane estas disbati la pugnon en aero, ĉar vidu; ili ne komprenas vin! Tiel la kaoso sur Babela konstruejo estis terura.

Sed kiam la laboristo, tiu kiu komencis finne paroli, ekvidis, ke la virinaĉoj sube ne komprenas lian parolon, li tre koleriĝis, ĉar li estis finna laŭ sia sango, kaj li kraĉis suben de la turo kaj malbenis tiel ke ĉiuj aŭdis, trifoje intersekve dirante:

- Voj prrr ... voj prrr ... kaj tiel plu, ĉar li vere celis perkele la maldion kiun li kredis batinta la turon.

- Parbleu - querelle! (3) tiam gaje revokis franca masonisto, kiu kredis la laboriston supre ĵargonantan lian lingvon, sed ankaŭ neniu komprenis, kion li celis.

Kaj la finna laboristo subeniris de la laborejo sur la turo kaj viŝinte siajn manojn je la pantalonoj li obstine iris alia kasisto:

- Herra ois hyvä ja maksais minun palkkani! (4)

Sed la kasisto skuis la kapon, tordis la buŝon kun la nigra barbo kaj videble tute ne komprenis, kion la laboristo volis.

- Minä lähden nyt pois, (5) - la finno klarigis; - diablo restu senlabora ĉi tie en la frenezulejo! Mi iros por fabriklabori en Kemijärvi. Sekve mi petas, sinjoro kasisto, la pagon ...

- Klip, klap! klipis la kasisto, ĉar tian mirindan lingvon la Eternulo okaze donis al li.

"Kion tio eble signifas?" pripensis la finno gratante al si la nukon. Eble li for­gesis pri mia nomo, kiam li bruligis al si la langon", kaj laŭte li diris;

- Nu, mi ja estas Jussi Juppanen - certe vi tion trovos en la libroj.

- Primpata prampata! la kasisto ekdiris rigardante la laboriston rekte al la okuloj.

"Kion li eble rimpas?" la alia penis div­eni. "Eble li demandas, kiom oni ŝuldas al mi".

Kaj laŭte li diris.

- Tutsemajnan salajron; dudekkvar markojn!

- Purlis kurlis! la konfuzita kasisto elparolis kolere disĵetante la manojn kontraŭ la laboriston.

- Saamari! (6) tiam la finno kolerete ek­diris. - Mi ne komprenas tian kurladon pli on virŝafo rusan lingvon. Donu la monon, aŭ mi montros, kiom bato kostas! ...

Sed tien jam alvenis atake ĉiuj aliaj konstruantoj de la Babela turo, masonistoj, rezinkuiristoj, ornampentristoj kaj brikport­istinoj, kaj ĉiuj ili samtempe alŝoviĝis al la kasisto kaj postulis de li monon, ĉiuj per sia lingvo. Sed neeble estis al ĉiuj kompreni unu la alian, ĉar la dislingviĝo estis plena, ĉar la Patro Eternulo mem tiun kaŭzis.

Kaj okazis, ke ĉiuj tre nervincitiĝis.

Vidu; tiam estis unuan fojon vidataj tiuj, kiuj rabas en publikaj lokoj kaj kiuj estas anarkiistoj kaj malbonvolaj homoj nomataj.

Nome, la kasisto de Babelturo estis ĝis­nude rabata kaj ĉiu prenis laborpage tiom, kiom permesis lia konscienco.

Kaj la konstruado de la Babelturo ĉesis tiun tagon kaj la laboristoj kun siaj superuloj disiĝis furioze malpacante.

Sed alia policanoj de la Babela regno Patro Eternulo konservis ilian komunan idiomon, kaj vidu; ili nun komencis kriante kaj slgnalante sekvi la kasrabintojn, kaj ili efeklive kaptis multajn kaj malliberigis ilin per mankatenoj kaj piedoĉenoj.

Sed la plendo de la kaptitoj estis kor­tuŝanta, ke oni maljuston faris kontraŭ ili, kaj la zumo estis aŭdata ĝis la ĉielo, kie la Eternulo regis kun siaj anĝeloj. Kaj la Eternulo ne indulgis ilin.

Sed kiam la Diidoj, la antikve famaj herooj kaj teraj arogantuloj, kiuj vivis kun la homidinoj, vidis kio estis okazinta kaj ke neeble plu estis konstrui la templan turon ĝis ĉielo, tiam ili ordonis alia urbaj servistoj, ke la kaptitaj eksterlandanoj estu rigle enfermataj en la keletaĝo de la Babela templo, en tiu, kiun ili mem konstruis kaj kiu el la brikmasonaĵoj estis la plej fortika.

Kaj tiel okazis.

Sed la finna laboristo, li kiu pro sia laboro 24 markojn prenis, povis fugi kaj vojaĝis kun bonŝanco ĝis la lando Finnlando nomata. Kaj li komencis labori en la fab­rikejo de Kemijärvi, kiel li jam intencis, kaj vidu; li iĝis unua en Finnlando Adamo, el kiu la homa raso naskiĝis sur la Finnlanda duoninsulo.

Tiel pleninĝis la ĉielo kaj la tero, sed komence de la Babela dislingviĝo estis ege malfacile al homoj kompreni unu la alian kaj konstrui ion grandan komunan, ĉar sinjoro la Eternulo tion ne deziris.

Notoj
(*) Brikojn, brikojn, alportu plu brikojn!
(1) Kion vi volas (germane)
(2) Kio estas (ruse).
(3) Malbeno - disputo (france).
(4) Sinjoro, bonvolu pagl mlan salajron.
(5) Mi nun foriros.
(6) Malbeno.
Letero al la redakcio de E. F.
En letero la konata finna verkisto promesas publikigon de siaj verkoj kaj al­donas;

Tre kontenta mi estus ricevante viajn esperantaĵojn, ĉar dum la unua granda striko (1905) mi sufice korespondis
en Esperanto kun eksterlanduloj kaj volonte mi, se nur la tempo tion permesos, refreŝigos en mia memoro
la belan lingvon".
Ilmari Kianto.


La rakonto cetere estas el la kolekto Pikku syntejä (Peketoj) tradukis kun permeso de la aŭtoro
V. S.

Ilmari Kianto (7.5.1874 - 27.4.1970)
finna verkisto.
El: Esperanta Finnlando, Lahti, n-ro 5, 1969.
Ĉefredaktoro; Vilho Setälä.
(Unue eldonita en 1919).