Chr. Graversen: Babilaĵo pri ruliĝanta rado - Pensoj pri multaj aferoj...babilajo.htm

Chr. Graversen:
Babilaĵo pri ruliĝanta rado
Pensoj pri multaj aferoj...

Imagu vagonradon ruliĝantan malrapide antaŭen sur sia relo, unu metron en unu sekundo. Tiun rapidon havas kaj la rado kiel tuto kaj la radocentro, sed cetere la rapido de la radaj eroj estas tre malegala. Ni sekvu iun punkton, ekzemple en la periferio, de la momento kiam ĝi tuŝas la relon, ĝis ĝi post unu radturniĝo denove tuŝas la relon, kaj ni dum tiu vojaĝeto atentu la rapidon de la punkto.

Unue, dum ĝi havas kontakton kun la relo, ĝia rapido kompreneble estas nulo; sed tuj ĝi ekmoviĝas, supren kaj antaŭen, atingas pli kaj pli grandan rapidon, ĝis ĝi post kvarona radturniĝo, en egalalto kun la radcentro, havas saman antaŭen-rapidon kiel la centro, unu sekundmetron, kaj krom tio, ankaŭ ĝia suprenrapido en tiu momento estas unu sekundmetro, rezulte ĝia rapido nun estas ĉ. 1,4 sek-metroj.

Nia punkto iras plu. Atingante la plej supran situon dum la turniĝo ĝi havas la rapidon 2 sek-met., sole antaŭen, ĉar en tiu momento ja ne plu estas suprenmoviĝo.

De nun malpliiĝas kaj la alto kaj la rapido. En la momento de 3/4 turniĝo la antaŭen-rapido estas unu, kaj la malsupren-rapido ankaŭ unu sekundmetron, do rezulte ĉ. 1,4 sekundmetrojn. La rapido plu malgrandiĝas kaj atingas 0 en la momento de intertuŝo inter nia punkto kaj la relo.

En tio ankoraŭ ne ŝajnas esti io pribabilinda, kaj mi jam vidas la kapojn de la legantoj ektransformiĝi en grandajn demandsignojn. Sed, atendu momenton, dum mi donas al la digne glitante rado puŝon antaŭen. Jen! — Nu ĝi havas la antaŭen-rapidon 100 km pohore. Kaj nun ni faru similan rondvojaĝon kiel antaŭe. Nia rapido kreskas en la unua kvaronturniĝo de 0 ĝis 140 km pohore, en la dua de 140 ĝis 200 km, en la tria ĝi malkreskas ĝis 140; kaj en la lasta ĝis 0.

Nun vi certe dankas la sorton, ke vi nur pense estis pasaĝero sur la rado, kvankam rapido de 100 km pohore ne estas io neĝenerala en nia tempo. Sed, imagi tion, ke eĉ ĉe plej rapidege ruliĝanta rado en ĉiu momento estas parto el ĝi kun rapido 0, tio komence ne estas facile. Kaj eĉ pli malfacile estas imagi la teruran alternadon, la akcelon kaj la malakcelon, inter 0 kaj 200 km pohore dum ĉiu unuopa radturniĝo.

Ni esploru tiun akcelon iom pli: Se la radperiferio havas la mezuron 2 m, la rado faras 50.000 turniĝojn en 1 horo (je la antaŭen-rapido 100 km pohore), 1 turniĝo do daŭras 1/14 sekundon. En unu kvaronturniĝo, do en 1/56 sek., la rapido de nia punkto (de antaŭe) kreskas de 0 ĝis 140 km pohore, fantasta akcelo, kiu daŭrante dum nur unu tuta sekundo donus al la punkto la rapidon de preskaŭ 8.000 km pohore, rapido pli ol trioble de kanonkuglo.

— Sed, kiel estas eble, ke la rado ne disrompiĝas je tiu terura akcelo?

La klarigo estas tiu simpla, ke la supre priskribita moviĝo de la rado ne estas reala; almenaŭ parte ĝi estas nur ŝajna.

Al penskapabla rigardanto ŝajnas nekontesteble, ke la molekuloj en la radperiferio dum sia kontakto kun la relo estas senmovaj, ĉar ja okazas neniu interfrotado inter la rado kaj la relo. Sed la rigardanto trompiĝas atentante tiun senfrotan kontakton, ĉar li komparas la movigon de la rado kun la tero, kiun li konsideras senmova; „ĉar la relo estas senmova", li pensas, „ankaŭ la raderoj tuŝante ĝin devas esti tiaj." Tute la saman senfrotan kontakton ni havus, se ni, anstataŭ movi la radon antaŭen, movus la relon malantaŭen. Certe estas, ke la relo (kun la tero) ne estas senmova, sekve la ŝajna senmoveco de la koncernaj radmolekuloj malaperas en nerealecon; kaj sekve de la samaj konsideroj ankaŭ la supozita antaŭen-moviĝo foriĝas — en kompletan necertecon.

Ni nun ankoraŭfoje rigardu nian ruliĝantan radon, kaj zorge evitu komparon kun la tero aŭ alia nefidindaĵo. Kio nun restas el ĝia antaŭe supozita iom komplika moviĝo?

For estas la intermitaj haltoj, for estas la akcelo kaj malakcelo, kaj ankaŭ preskaŭ for estas la antaŭenmoviĝo, almenaŭ ĝi estas ekster ĉiu prikalkulo pri kaj grando kaj eĉ ekzisto. Restas nur unu certa moviĝo: simpla turniĝo ĉirkaŭ la centro, tute egalrapida, ĉe la periferio 100 kilometrojn pohore.

Nia ruliĝanta rado eble tute ne ruliĝas, certe estas nur, ke ĝi turniĝas.

Notoj

Christian Graversen (1885 - 21.10.1958)
grava dana verkisto kaj tradukanto.
Sed Graversen ankaŭ vendis biciklojn kaj radio-aparatojn. Kaj li multe sciis pri matematiko...
El: Dansk Esperanto-Tidende, N-ro 11-12, 3-a jareldono, decembro 1942.
Redaktoroj: Kr. Langgaard kaj Rich. G. Nielsen.
(Post via legado de la paĝo:) - Nun al: Klaku: Novaj paĝoj:
La tuta enhavo de la paĝoj: ...aŭ... Niaj hejmpaĝoj:
...aŭ... Nia adreso: