Baldur Ragnarsson: Okaze de l'unua satelito - Ŝtupoj sen nomo - Ankoraŭ nun tremetas niaj lipoj(esperanto) - baldur.htm

Baldur Ragnarsson:

Okaze de l'unua satelito - Ŝtupoj sen nomo.
Ankoraŭ nun tremetas niaj lipoj.

Okaze de l'unua satelito.

Sputnik! Tra volbo sagas la metal',
kuglo pafstartas spacan maratonon,
muŝo vejnanta la ĉiel-plafonon,
globo delira, tera lun-rival'!

Gloron al vi, alspaca kursignal'!
Hisis kosmano Tero la blazonon!
Venis la tempo ĵeti for ŝablonon
tromporipetan, menson de ŝakal'!

Luno metala, arta satelito,
fulmu daŭrante kurbe laŭ orbito
ĉirkaŭ patrino olda, tamen glanda:

sterne ŝi paŭzas kun jubila sino,
gvatas fiere al la spacpavimo,
kie promenas vi ĝis froto fanda!

Ŝtupoj sen nomo.

Ĉielo maras. Ŝtalegriza fluo
de flag' ĝardena. Sorĉa drasto
muras. La realo dronas.
Osmozo korpa. Ĉiela menstruo.
Pluvoblo tifonas.

Ni vadas. Obeliskas masto
de sinkinta ŝipo: stango
de flag' ĝardena. Sorĉa drasto
efikas pluve: bird' - merlango.

Ni naĝas. Algo branĉe bruna
frapas niajn kapojn: jen arbedo.
Velka razeno el la mond' Neptuna:
freŝfremda florbedo.

Ni ŝvebas. Jen meduz' malvervas:
ombrelo paraŝutas. Bano
malica? Ne: nur lude servas
dum ni plaŭdiras - man' en mano.

Ankoraŭ nun tremetas niaj lipoj. *)

Ankoraŭ nun tremetas niaj lipoj
sub foliar' senmova, kaj la lun'
brakumas nin sur tiu parka vojo
kie ni staras en geama lig'
eterne nova.

Lipojn viajn ombrajn
mi dolĉe tuŝas en fidela ĝojo,
ŝvebe trankvila, ĉar tiu nia nun'
daŭros por ĉiam, same: anticipoj
fremdas por ĝi; ni estas vivstatuoj
senmortaj, puraj amokontinuoj.

Notoj
Olda = maljuna, - gvati = kaŝ-observi.
Ragnarsson, Baldur. 1930. Islandano; instruisto, lerneja ĉefinspektoro. Ano de Verkista Asocio de Islando. Verkis islandlingve poemlibrojn kaj fakajn librojn pri la islanda lingvo. Lernis Esperanton kiel gimnaziano en 1949. Aktivas movade (lande kaj internacie) ekde 1952. Prezidanto de Islanda Esperanto-Asocio dum multaj jaroj. Prezidanto de la Belartaj Konkursoj de UEA 1975-85. Akademiano ekde 1979. Estrarano de UEA pri kulturo kaj eduko 1998-86. Vicprezidanto de UEA 1998-83. LKK-prezidanto de la Rejkjavika UK (1977). Redakciano de Norda Prismo 1958-1974. "Arĝenta sprono de KOKO" pro originala verkado 1964.
"Okaze...satelito": La poemo el: Heroldo de Esperanto, Scheveningen, Nederlando. Redaktoro: Teo Jung: N-ro 17 (1259), 33-a jarkolekto, 1-an de decembro 1957.

"Ŝtupoj sen nomo": El Heroldo de Esperanto, Belgio, red. Ada Fighiera-Sikorska:
N-ro 9 (1490), 46-a jarkolekto, 16-an de junio 1970.
Ankoraŭ nun...: n-ro 10 (1651), 55-a jarkolekto, 12-an de aŭgusto 1979.
*) Tiu poemo gajnis unuan premion ĉe literaturkonkurso ĢEŭ­ropoģ, Milano, majo 1979.