Elin-Pelin: Vizito al baptopatro (esperanto) - baptopatro.htm

Elin-Pelin
Vizito al baptopatro.

Tradukis el la bulgara lingvo:
Ivan H. Krestanoff.

Kiel mallonga estas la printempa tago! Fin­iĝas kiel ĉiuj diaj tagoj. Nenio nova okazis en la vilaĝo, nenio eksterordinara. Ĉiam la samaj mizeroj, ĉiam la samaj doloroj kaj ĝojoj. Morgaŭ estos festo, kaj la fendita preĝeja sonor­ilego per tremanta eĥo anoncis tion al la peko­plena vilaĝo. Aŭdis ĝin laboristoj sur la kampo kaj rapidis rehejmiĝi antaŭ sunsubiro. En la kurbaj vilaĝaj stratoj ekgrincis veturiloj, ek­parolis plugistoj kaj estiĝis senbrueco kaj an­taŭfesta trankvilo. La homoj kaj la bestoj ripozos. La kampo senlaŭte varmigos je la agrabla printempa suno, fariĝos foseblaj la nigraj plugitaĵoj, kaj ora semo kaj oraj esperoj en­terigos tie por atendi frukton.

La suno subiris ruĝa, sanga, kaj noktiĝis. Apud la fonto fine de l' vilaĝo aŭdiĝis danciga popolkanto, kaj belaj knabinaj ridoj laŭte eĥis.

Pace kaj trankvile estis ĉie.

Nur ĉe la familio Draĵov estas bruo pro granda ĝojo.

La filo Stojĉo kaj la bofilino Janka - ­junedzino venigita antaŭ monato hejmen ­pretiĝas por longa vojaĝo: ili iros gasti ĉe la baptopatro Milen, trans tri vilaĝojn en la kvaran. Tutan nokton veturante, morgaŭ frumatene ili tie estos.

La maljuna bopatro, onklo Graĵo, mem ŝmiris kaj preparis la veturilon, kun fojno dis­ŝutita interne.

La bopatrino kuris jen en la kelon, jen hejmen kaj portis kolorajn sakojn kun donacoj, gaja kaj vigla kiel knabino. Stoĵco, en novaj vestoj, razita, beligita, malpacience tenis per la kondukiloj junajn jungitajn bovojn kaj rigardis sekrete de la gemaljunuloj sian junedzinon Janka-n, ornamitan kiel por geedziĝo. Ŝi modeste flankestaris kaj honteme tenis kolor­igitan lignokruĉon da vino.

Onklo Graĵo ekzamenis refoje la veturilon, rigardis ankaŭ sian junan Stojĉon, ankoraŭ bubo, kaj diris patre:

- Kaj malfermu bone la okulojn, atentu, ke ne okazu domaĝo, ĉar tiam vi ne povos atingi ... Nun, antaŭen!

Stojĉo tiris la kolbridojn, krucosignis kaj ekiris. Janka kisis la manon de la bopatro kaj de la bopatrino. kaj postiris la veturilon, forkondukata de la gemaljunuloj kun beno kaj miloj da mendoj kaj gratuloj por la bapto­patro Milen.

Senbrue eliris la veturilo el la mallarĝaj stratoj kaj haltis malantaŭ la vilaĝo, kaj kiam ili supreniris la veturilon sur la molan pajlokovraĵon, Stojĉo pikis la bovojn, kaj la veturilo ekiris pli rapide, ekkrakis kaj ekparolis ion al la gejunuloj.

Trankvila nokto karese ĉirkaŭprenis ĉion. Sur la ĉielo miloj da steletoj, kiel anĝelaj okuletoj, fiksis la rigardon malsupren kaj ame ekrigardis la pekoplemin teron. Plenvizaĝa luno elnaĝis post montoj ekridis dolĉe kaj, haltinte momenton, ĉirkaŭrigardis iom kaj trankvile ekiris post la steloj, kiel juna paŝtisto post nigrokula ŝafaro.

Jen pri tiu ĉi bela nokto Janka kaj Stojĉo revis tutan tagon. Solecaj en la veturilo, sur la dezerta vojo, mallumo kaj trankvilo! Kiu povas postuli pli grandan feliĉon ol tiun ĉi?

Kaj Stojĉo krietis al la bovoj, svingis minace la pikbastonon kaj ĉirkaŭprenis per heroa mano la ĉarman taŭon de Janka.

- Ne faru tion, Stojĉo, oni vidos nin, - diris timeme Janka kaj forte premis sin al li.

- Ni ne estas envilaĝe, por ke oni vidu nin, - respondis Stojĉo, kaj ekkaresis ŝin sur la juna ruĝa vizago.

- Uh, Dio, kaj mi tute ne konjektas, ke ni estas sur la kampo! - ridetis Janka.

- Baptopatro Milen estas homo gaja, li renkontos nin kiel gereĝojn, - ekrevis Stojĉo.

- Kian donacon li preparis por mi? ...

- Nu, la baptopatrino tiel senpacience tutan, nokton ne dormus, se ŝi scius, ke ni venas.

- Morgaŭ frumatene ni subite aperos, por ilin konfuzi iom.

- Kia ĝojo estos! - plaŭdis mane Janka.

- Baptopatro Milen estas gastamanto ­- kiom da vino li verŝos! - diris Stojĉo elkore.

- Ha, ci ĉiam pri trikado pensas! - ­ĝentile riproĉis lin Janka.

- Janka, ne parolĵetu al mi tion, ĉar alie mi kisegos vin $ur la koleton! ...

- Ha! Vidu lin! ... Ci ne hontas!...

- Nu! Atendu por vidi, ĉu mi hontas! ...

- Ne faru do! Ah, Stojĉo, kia ci estas, ci ĉifis mian kufon! ...

- Ne bruu!...

- Vidu lin, ĉu mi devas ja silenti? ...

En la veturilo eĥis rido kaj ridego, kaj komenciĝis baraktado senĝena kaj gaja.

Tie ĉi estis nek maljuna bopatro tusanta, nek ĵaluza bopatrino subaŭskultanta.

Kaj super la vandoj malaperis la blanka kufo de Janka kaj facile defalis longa pikbastono ...

Ĉio silentiĝis.

La junaj bovoj haltis mezvoje trankvile kaj senzorge. Vigla voĉo ne instigis ilin, nek longa pikbastono sin svingis super ili. Ili restis tiel, meditis kaj kuŝiĝis kun la jugo kaj ekremaĉis indiferente kaj dolce ...

Pala luno ruze ridetis sur la ĉielo kaj murmuris al la petolemaj steletoj ion en sia lingvo. Ili ruze ekrigardis malsupren, petole palpe­brumis kaj longe, longe rigardis, ĝis kiam matenkrepuskiĝis kaj la ĉielo blankiĝis.

* * *

Ora suno ekbrilis oriente, ekpendis, sendis varmajn radiojn antaŭen kaj karesis la veturilon, kiu ankoraŭ senmove staris meze de l' vojo. La bovoj, kontentaj de la ripozo, kuŝis kaj remaĉis. Stojĉo saltvekiĝe sin levis kaj ektiris Janka-n.

- Janka, la suno montras tagmezon! ...

Janka vekiĝis, ekrigardis timeme ĉirkaŭen kaj mane plaŭdis ...

Kaj kuna kora rido senzorge kaj senĝene eĥis meze de la vasta kampo.

Notoj
Premiita en literatura konkurso de Esperanto-Praktiko

Elin Pelin (1877 - 1949)
bulgara verkisto.
El: Esperanto-Praktiko, Berlin.
5-a jaro, n-ro 6, junio 1923.
Redaktoro: Karl Minor.