Baron von Münchhausen: Aventuroj de Barono Münchausen (esperanto) - barono.htm

Baron von Münchhausen
Aventuroj de Barono Münchausen*)
Ĉapitro VI.

La Barono fariĝis militkaptito kaj estas vendata kiel sklavo - paŝtas la abelojn de la Sultano, kiuj estas atakataj de du ursoj. - Li perdas unu el siaj abeloj; ar­ĝenta hakilo, kiun li ĵetas al la ursoj, re­saltas kaj flugas supren al la luno; li al­portas ĝin per genia eltrovo, falas surteren dum reveno de la luno, sed sukcesas eligi sin el la truo en la grundo. Li elturniĝas el malfacila situacio sur mallarĝa vojo, kie li renkontas kaleŝon, en maniero neniam antaŭe provita aŭ farita. - La miriga efiko de la frosto al la franca korno de lia servisto.
Mi ne ĉiam sukcesis. Mi foje havis la mal­feliĉon, esti superfortigata de pligranda nombro da soldatoj kaj fariĝi milita kaptito; kaj, kio estas pli abomena, sed ĉiam kutima inter la turkoj, esti vendata kiel sklavo. (La Barono poste trovis grandan favoron ĉe la Grandsinjoro, kiel evidentiĝos baldaŭ.) En tiu stato de humileco mia ĉiutaga tasko ne estis tre malfacila kaj laboriga, sed iom stranga kaj enuiga. Ĝi estis, peli ĉiumatene la abelojn de la Sultano al ilia paŝtejo, gardi ilin dum la tuta tago kaj ĉe noktiĝo repeli ilin al la abelujo.

Unu vesperon mi rimarkis la foreston de unu abelo kaj baldaŭ observis ke du ursoj atakis ĝin, por disŝiri ĝin pro la mielo, kiun ĝi portis. Mi havis en la manoj neniun atakilon krom la arĝenta hakilo, kiu estas la insigno de la Sultanaj ĝardenistoj kaj farmistoj. Mi ĵetis ĝin al la rabistoj kun la intenco, fortimigi ilin kaj liberigi la kompatindan abelon; sed per mal­feliĉa turniĝo de mia mano ĝi flugis supren kaj daŭre leviĝis, ĝis kiam ĝi atingis la lunon. Kiel ricevi ĝin returne? Kiel venigi ĝin malsupren? Mi ekmemoris, ke turkaj faboj elkreskas tre rapide kaj atingas mirigan altecon. Mi tuj plantis unu el ili; ĝi elkreskis kaj eĉ alkroĉiĝis al unu el la kornoj de la luno. Mi nun devis nur grimpi sur ĝi ĝis la luno, kiun mi baldaŭ tre bone atingis. Estis malfacila afero, trovi mian arĝentan hakilon en loko, kie ĉio cirkaŭe havas la brilecon de arĝento; fine tamen mi trovis ĝin inter amaso da grenventumaĵo kaj dishakita pajlo. Mi nun volis reveni; sed ho ve! La varmego de la suno sekigis mian fabon: ĝi estis tute senutila por mia malsupreniro.

Mi do komencis labori kaj faris ŝnuregon el tiu dishakita pajlo, tiel longan kaj bonan, kiel mi povis. Tiun ŝnuregon mi alligis al unu el la lunaj kornoj, kaj deglitis ĝis la fino. Ĉi tie mi tenis min firme per la maldekstra mano, kaj per la hakilo en mia dekstra mano mi tranĉis la longan nun senutilan finon de la supra parto de la ŝnuro kaj alligis ĝin al la malsupra parto; tio portis min sufiĉe longan distancon pli mal­supren. Tiu ripetita splisado kaj kunligado de la ŝnuro ne plibonigis ĝian kvaliton, nek portis min ĝis la tero de la sultana farmbieno. Mi estis en la distanco de almenaŭ kvar aŭ kvin mejloj de la tero, kiam ĝi ŝiriĝis. Mi falis sur la teron kun tiel miriga rapideco kaj forteco, ke mi trovis min senkonscia en truo almenaŭ naŭ klaftojn profunda, farita de la pezo de mia korpo falinta el tia alteco; mi rekonsciiĝis, sed ne sciis, kiel eliĝi el ĝi; tamen mi elfosis ŝtupojn per miaj ungoj kaj facile sukcesis eliri.

Baldaŭ poste paco estis aranĝata kun la turkoj, kaj akirinte mian liberiĝon, mi forlasis Peterburgon en la tempo de tiu stranga revo­lucio, dum kiu la imperiestro en sia lulilo, lia patrino, la duko de Brunsvigo, ŝia patro, Feldmarŝalo Munich kaj multaj aliaj estis sendataj en Siberion. La vintro estis tiam tiel eksterordinare severa en tuta Eŭropo, ke la suno de tiu tempo ŝajnis esti frostvunidita. Revenante al ĉi tiu urbo, mi spertis survoje pli grandajn maloportunaĵojn, ol estis tiuj, kiujn mi spertis dum mia vojaĝo al Ruslando.

Mi veturis per la poŝto, kaj trovante min sur mallarĝa vojeto mi ordonis al la veturigisto, ke li signalu per sia korno, por ke aliaj vojaĝantoj ne renkontu nin sur la mallarĝa trapasejo. Li blovis per ĉiuj fortoj, sed liaj penoj estis vanaj, li ne povis sonigi la kornon. Pri tio mi ne sciis la kaŭzon, kaj tio estis iom malfacila afero, ĉar tuj poste ni trovis nin kontraŭ alia kaleŝo venanta el la kontraŭa direkto. Oni ne povis pluiri; tamen mi eliris el mia kaleŝo, maljungis la ĉevalojn, kaj estante iom forta, mi metis la tutan kaleŝon, eĉ kun la radoj kaj ĉiu enhavo, sur mian kapon; nun mi saltis trans barilon, kiu havis la altecon de naŭ futoj (kio ĉe tiel multpeza kaleŝo estis iom malfacila tasko), sur kampon kaj per alia salto venis returne sur la vojon post la alia kaleŝo. Poste mi reiris pro la ĉevaloj, kaj lokinte unu sur mian kapon kaj la alian sub mian brakon, per la sama metodo kiel antaŭe portis ilin al mia kaleŝo aljungis ilin kaj veturis al gastejo ĉe nia halteio. Mi devas klarigi, ke la ĉevalo sub mia brako estis tre vigla kaj havis ne pli ol kvar jarojn; dum mia dua salto trans la barilon ĝi esprimis grandan malamon al tia perforta metodo per piedbato kaj ekbleko; tamen mi regis ĝiajn malantaŭajn piedojn, metante ilin en mian poŝon. Alveninte antaŭ la gastejo, mia veturigisto kaj mi refreŝigis nin; li pendigis sian kornon sur najlon apud la kuireja fajro; mi sidis ĉe la alia flanko.

Subite ni aŭdis tereng! tereng! tereng! teng! teng! Ni rigardis ĉirkaŭen kaj nun trovis la kaŭzon, kial la veturigisto ne povis sonigi la kornon antaŭe: la sonoj estis frostiĝintaj en la korno kaj nun elvenis dum degelado tute klare kaj multe je la honoro de la veturigisto tiel, ke la honestulo distris nin dum iom da tempo per diversaj melodioj, ne metante sian buŝon al la komo. La reĝo de Prusujo - ­marŝo - super montoj, super valoj kaj multaj aliaj amataj melodioj eliĝis. Fine la degela distraĵo finiĝis, ĝuste kiel ĉi tiu mal­longa rakonto pri miaj vojaĝoj en Ruslando.

Kelkaj vojaĝantoj facile rakontas pli multe ol eble estas vere; se iu inter la ĉeestantoj havas dubon pri mia veremo, mi nur povas diri al tiuj, ke mi kompatas ilian mankon de fido, kaj devas peti, ke ili forlasu nin, antaŭ ol mi komencos la duan parton de miaj aventuroj, kiuj estas tiel precize bazitaj sur vereco kiel tiuj jam rakontitaj.

Notoj
*) El la ĵus. elveninta (... en 1926...) kajero n-oj 13-14 de
Biblioteka Tutmonda: La Vojaĝoj kaj mir­igaj Aventuroj
de Barono Münchausen,
(Rudolf Masse, Esperanto-Fako,
Berlin SW 19).


Karl Friedrich Hieronymus, Baron von Münchhausen
(11-an de majo 1720 - 22-an de februaro 1797)

(bildo el filmo pri li...)


El: Esperanto-Praktiko, Berlin.
9-a jaro, n-ro 4-5, aprilo-majo 1927.
Redaktoro: Friedrich Ellersiek, L.K.