Iam ni estis sieĝantaj mi ne scias plu kiun urbon, kaj la marŝalo deziregis sciiĝi, kiel statas la aferoj en la fortikaĵo. Ŝajnis treege malfacile, preskaŭ eĉ neeble, tra ĉiuj postenoj, gardoj kaj fortikaĵetoj penetri en la urbon. Momente ankaŭ ne troviĝis taŭga viro, per kiu oni estus povinta esperi sukceson de tia entrepreno.
Pro kuraĝo kai servemo preskaŭ iom tro fervora, mi starigis min apud unu el la plej grandaj kanonoj, el kiu oni ĵus estis pafonta al la fortikaĵo, kaj - huj! - mi saltis sur la kuglon, intencante transportigi min per ĝi en la fortikaĵon. Sed kiam mi estis rajdinta duonvoje tra la aero, diversaj ne malgravaj skrupuloj ekestis en mia kapo. Hm, mi pensis, vi ja envenos, sed kiel vi poste tuj ree elvenos? Kaj kio povos okazi al vi en la fortikaĵo? Oni tuj ekkkonos vin kiel spionon kaj pendigos vin ie la plej proksima pendumilo. Tia "lito de honoro" ja ne povas min allogi!
Post tiaj kaj similaj konsideradoj mi mallonge decidiĝis, profitis de la bonŝanco, kiam kanonkuglo venis el la fortikaĵo flugante ie kelkpaŝa distanco de mi, mi saltis de mia kuglo sur la alian kaj revenis senrezulte sed sendifekte al la karaj niuloj.
Tiel lerte, kiel mi, saltis ankaŭ mia ĉevalo. Nek fosoj nek bariloj iam ajn min detenis, ĉie rajdi laŭ la plej rekta vojo.
Foje mi estis surĉevale persekutanta unu leporon, kiu kuris tra la kampoj trans la ŝoseon. Kaleŝo kun du belaj sinjorinoj preterveturis sur tiu ĉi ŝoseo ĝuste inter mi kaj la leporo.
Mia ĉevalo tiel rapidege kaj sen ektuŝo saltis tra la kaleŝo, kies fenestroj estis malfermitaj, ke mi apenaŭ havis tempon por depreni mian ĉevalon kaj humile peti la pardonon de la sinjorinoj pro tiu ĉi afero.
* * *
Alianfojon mi estis saltonta trans marĉon, kiun komence mi opiniis ne tiel larĝa, kiel ĝi evidentiĝis al mi, kiam mi estis jam super ĝi. Tial mi, ŝvebante en la aero, turnis min kun mia ĉevalo tien, de kie mi venis, por preni pli grandan ekkuron. Malgraŭ tio ankaŭ duafoje mi ne sukcesis transsalti kaj falis ne malproksime de la alia bordo ĝis la kolo en la marĉon. Sendube mi devus perei en ĝi, se ne la forto de mia propra brako estus ree eltirinta min je mia propra harligo, kune kun la ĉevalo, kiun mi premis firme inter miajn genuojn.
* * *
Malgraŭ miaj braveco kaj ruzeco, malgraŭ miaj propraj rapideco, lerteco kaj forto kaj tiuj de mia ĉevalo, tamen en la milito kontraŭ la turkoj ne ĉio sukcesis laŭ mia deziro. Mi eĉ havis la malbonŝancon, esti subigata de la amaso kaj esti farata militkaptito. Ja, kio estis ankoraŭ pli malbona, sed inter la turkoj ĉiam estas kutima: mi estis vendata kiel sklavo.
En tiu ĉi humila stato mia laboro estis ne tiom peza kaj acida, kiom stranga kaj ĉagrena: ĉar mi devis ĉiumatene peli la tabelojn de la sultano al la paŝtejo, tie gardi ilin la tutan tagon kaj vespere repeli ilin en iliajn abelujojn.
Iuvespere mi ne povis trovi unu abelon; sed mi tuj rimarkis, ke du ursoj atakis ĝin kaj estis disŝirontaj ĝin pro ĝia mielo.
Havante en la manoj nenion alian armilsimilan ol la arĝentan hakilon, kiu estas la ekkonilo de l' ĝardenistoj kaj terlaboristoj de la sultano, mi ĵetis la hakilon al la du rabobestoj, en la sola intenco, tiel fortimiigi ilin. La bedaŭrinda abelo per tio efektive liberiĝis; sed per malfeliĉa, tro forta svingo de mia brako la hakilo flugis alten kaj ne ĉesis leviĝi, ĝis kiam ĝi falis teren en la luno.
Kiamaniere mi reakiru ĝin? Per kiu tera ŝtupetaro mi reprenu ĝin?
Tiam mi memoris, ke la turkaj fazeoloj kreskas tre rapide kaj ie miriga alteco. Tuj mi do plantis tian fazeolon, kiu efektive kreskis supren kaj de si mem volve fiksiĝis ie unu el la lunkornoj. Nun mi grimpis esperplene supren al la luno, kie mi feliĉe alvenis.
Estis sufiĉe penplena laboro, retrovi mian arĝentan hakilon en loko, kie ĉiuj aliaj objektoj same brilas kiel arĝento. Sed fine mi tamen trovis ĝin sur amaso da pajlo kaj pajl-hakitaĵo.
* * *
Nun mi volis reveni. Sed, ho!, la sunvarmego intertempe sekigis mian fazeolon, tiel ke estis neeble, per ĝi ree grimpi malsupren.
Kion do fari?
Mi plektis ŝnuron el la pajl-hakitaĵo, tiel longan, kiel ajn longa mi povis ĝin fari. Ĉi tiun ŝnuron mi fiksis je unu el la lunkornoj kaj ekglitis malsupren. Per la dekstra mano mi firmtenis min, kaj per la maldekstra mi manipulis mian hakilon. Glitinte malsupren je certa distanco, mi ĉiufoje forhakis la ne plu bezonatan pecon super mi kaj node realligis ĝin malsupre. Tiamaniere mi atingis la teron.
* * *
Nelonge post tio la rusoj faris pacon kun la turkoj, kaj mi estis reliberigata kun aliaj militkaptitoj kaj revenis Peterburgon.
|