B.C.B.-Bicknell C., Bordigheza: Soneto - bcb-soneto.htm

B.C.B.
(Bicknell C., Bordigheza):

Soneto

En ĝardeneto sola rozo floris:
Ĉe l' norda land' ne kreskis roz' pli bela;
Nenio en naturo pli odoris;
Ĝarden', nenia estis tiel hela.

Dancadis ĉiam apud ĝi fraŭlinoj;
Poetoj lertaj laŭdi ĝin ne ĉesis
Kaj sub la limo pala la feinoj
Akvumis ĝin kaj l' ombron eĉ karesis

Senzorga, ve! la ĝardenist' fariĝis!
Fraŭlinoj kaj feinojn li formetis;
Raŭpaz', pro senpluveco, amasiĝis,
Kaj sin sur floron kaj foliojn ĵetis.
Di' gardu ĉion! Helpon se ne portas
Ĉielo, la plej bela floro mortas!


Notoj
Verkisto: B.C.B. (Bicnell C., Bordigheza) - Ni ne scias, kiu estas!

El numero de La Laboro, membrogazeto de Odense Esperanto-Forening - Unueco:
Aprilo 1921.
Notu: La teksto en la revuo estas manskribita, kaj tial malfacile legebla!

(Post via legado de la paĝo:) - Nun al: Klaku: Novaj paĝoj:
La tuta enhavo de la paĝoj: ...aŭ... Niaj hejmpaĝoj:
...aŭ... Nia adreso: