Gustavo Adolfo Bécquer: Mi mortos antaŭ vi-En okul' ŝia larmo brilis: (esperanto) - bequer.htm

Gustavo Adolfo Bécquer:

Mi mortos antaŭ vi.
En okul' ŝia larmo brilis.

Tradukis: Hector Castel.

Mi mortos antaŭ vi.

Mi mortos antaŭ vi: de longe jam kaŝita
Profunde en la sin'
La glavon portas mi, per kiu via mano
Mortige vundis min.

Mi mortos antaŭ vi; kaj la spirito mia,
Kun fido kaj obstin',
Ĉe l'pordo de la mort', en daŭra gardostaro,
Sen lac' atendos vin.

La tago post la hor', la jaro post la tago
Senhalte flugos for,
Kaj fine venos vi al tiu pordo frapi,
Je la fiksita hor'.

Gardante nur de vi la polvon kaj la pekon
Forsendos vin la ter',
Per ondoj de la mort' por ĉiam purigitan
De ĉiu mondulcer'.

Kaj tie, kie de l'homaro la murmuro
Finiĝas en la mort',
Samkiel de la mar' la alfluantaj ondoj
Eriĝas sur la bord';

Nur tie, kie el la tombo ĵus fermita
Naskiĝas la senfin',
La tuton, ambaŭ ni, pri kio ni silentis,
Ni tie diros ĝin.

En okul' ŝia larmo brilis.

En okul' ŝia larmo brilis,
Mi estis preta je l' pardon';
Sed la fier' la ploron viŝis,
Kaj mia buŝ' restis sen son'.

Mi sekvas vojon, ŝi alian,
Kaj la disiĝo ŝiras nin.
Kial mi tiam ne parolis!
Kaj ŝi! Kial do ŝi ne ploris!

* * * *

Hazarde, je mondumokazo,
Ŝi foje pasas apud mi,
Kaj ŝi ridetas, kaj mi pensas:
Kiel povas ridi ŝi!

Sub dolormasko, lipo mia
Resendas rideton al ŝi,
Kaj mi pensas: "Eble ŝi ridas
Kiel ridas mi!"

Notoj

Gustavo Adolfo Bécquer (1836-1870) estis hispana poeto.
Poemoj el: Heroldo de Esperanto, Bruselo 1, Belgio, Redaktoro: Ada Fighiera-Sikorska:
"Mi mortos antaŭ vi":
N-ro 4 (1394), 41-a jarkolekto, 1-an de marto 1965.
"En okul' ŝia larmo brilis": N-ro 18 (1499), 46-a jarkolekto, 16-an de decembro 1970.