![]() Marjorie Boulton Beethoven surda Kiel hirundoj |
|---|
|
Beethoven surda
La aŭdosento estis ĉio, ĉio,
Tio la fino estis.
La luno iĝis gongo. Lonicero
En la orel' ne estis ia sono;
Birdoj por li ne kantis. Sed la fornoj
Fortepianon sur la brila maro
Angore li kriegis al la mondo
|
Kiel hirundoj
La tasko de la cigno estas cigni;
Sed ni, ni homoj, luktas kaj envias;
Ni lernu, nin akcepti en homeco;
|
| Notoj |
|---|
Persono (* 7.5. 1924) BOULTON, Marjorie. Anglino. Verkistino en la angla kaj esperanta lingvoj. De 1948 instruistino kaj 1962-70 estrino de instruistina seminario. Lektorino pri anglaj lingvo kaj literaturo, doktoriĝis en 1976. Esperantisto de 1949. Ŝi verkis dudekon da libroj en la angla kaj esperanta lingvoj, interalie faman anglalingvan biografion pri Zamenhof. Ŝiaj esperantaj verkoj ampleksas ĉiujn literaturajn specojn, de la liriko kaj la proza rakonto ĝis dramo kaj eseoj. Verkis artikolojn pri diversaj temoj kaj eseojn precipe pri literaturo. Marjorie Boulton havas ne nur mirinde eminentan formtrovan talenton, sed ankaŭ intenson, emfazon kaj sinceron, unike kuraĝan, humanisman varmon. Akademiano. Katamiko. Movade aktiva nacie kaj internacie, direktis la kursojn en Barlastono, instruis en Grezijono, Kvinpetalo, Lesjöfors k.a. (El:www.esperanto.net/literaturo/autor/boulton.html) Beethoven el: La Praktiko, n-ro 10 (192), 17-a jaro, oktobro 1953. Hirundoj el: La Praktiko, n-ro 3 (233), 21-a jaro, marto 1957. |
(Post via legado de la paĝo:) - Nun al: Klaku: Novaj paĝoj:
La tuta enhavo de la paĝoj: ...aŭ... Niaj hejmpaĝoj: ...aŭ... Nia adreso:
![]()