Proksimiĝis al mi alta viro en la treniĝantaj vestoj. Li ekzamenis mian figuron kaj ordonis al mi malfermi la buŝon. Mi divenis, ke li kalkulas la dentaron. La testo bonrezultis. Poste li tuŝis miajn muskolojn - rezultoj de la esploro kontentigis lin.
- Jes. Mi ekposedis ĉi arton.
- Ho, sinjoro! - elkriegis ĉi lasta. - Nun kiam vi donis al mi jam la pagon, mi povas diri, ke vi faris la plej malbonan aĉeton de via vivo, ĉar vi aĉetis sklavon neplene prudentan. Li asertas nome, ke li devenas de la alia epoko, kaj en nian transportis lin la malbonaj dioj. Mi ankaŭ ne konas landon, en kiu oni portas tiel idiotajn vestojn, sed mi deziras al vi sinjoro, ke tiu homo servu al vi longe kaj fidele.
Mi alrigardis mian lanan veston, sed mi trovis en ĝi nenion nekonvenan. La viro ordonis al mi postsekvi lin. Ni preteriradis stratojn kaj stratetojn, sanktejojn kaj loĝdomojn, kaj mi penis diveni, en kia mondparto mi troviĝas.
La domo de mia proprietulo prezentiĝis grandioze. La viro invitis min alia tablo.
- Sendube vi malsatas?
- Jes, sinjoro - mi respondis. - Lastfoje
mi manĝis en 1977.
- Manĝu do, kaj mi vin demandos. Diru, el kiu lando vi venas.
- Ĝi estas la lando de la slavaj triboj kaj ĝi kusas ĉe la maro, kiun oni nomas Balta Maro.
En liaj okuloj mi rimarkis strangajn ekbrilojn.
- En kia mondparto mi troviĝas? - mi demandis.
- La urbon oni nomas Kartago - li respondis. - Kaj nun diru, kiamaniere vi ektroviĝis ĉi tie.
* * * * *
- Ĉio komenciĝis de la "Malgranda Konstruisto". Ĝi estas ludilo, kiun mi donacis al mia filo okaze de la nomtago. De tiu tempo li komencis fermadi sin en la ĉambro por ion fuŝkonstrui. Iun posttagmezon mi ekflaris brulodoron eliĝantan el lia ĉambro. Mi eniris tien kaj haltis konsternita. Mia filo estingadis la bruletantajn vestrestaĵojn sur iu kurt-tondita knabino. Poste li prezentis ŝin al mi:
- Jen mia paĉjo, kaj ŝi estas Johanino kaj li aldonis nevolonte: - D'Arc.
- Arturo - mi vokis admone. - Kion tio signifas?
- Mi helpis al la knabino, ĉar la tero komencis bruli sub ŝiaj piedoj. Cetere ŝi foriros pli rapide ol vi tion supozas.
Li alkondukis la knabinon al la stranga aparato, kiun mi ĉi momente ekrimarkis. La aparato havis formon de skutilo, sed la konstruaĵo mem estis multe pli komplika. Sub la stirilo troviĝis kelkaj kontroliloj kaj super ĝi ĉirkaŭ du dekoj da turniloj kaj leviletoj. De la malantaŭe la aparato havis ion similan al la sidloko, kaj ĉio-ĉi estis ĉirkaŭplektita per fasko da koloraj kabloj. La knabino en la brulita vesto eksidis sur la skutilon kaj malrapide disfluiĝis en la aero. Mi pensis, ke mi sonĝas.
- Arturo! - mi ekkriis. - Kion signifas tiuj iluziistaj artifikoj?
- Tio ne estas iluziistaj artifikoj, paĉjo - Ii respondis, deviŝante la okulvitrojn. - Ĝi estas la temp-skutilo. Mi konstruis ĝin helpe de la "Malgranda Konstruisto". Nun mi povas moviĝadi en la tempo kaj spaco sen iaj limigoj.
Ĉar en la sama tempo gazetaro informis pri la malapero de la instruisto de fiziko el la klaso de Arturo, mi ekhavis certajn suspektojn.
- Arturo, ĉu vi scias ion pri la malapero de la instruisto de fiziko?
- Jes - li respondis - mi traŝovis lin iomete en la tempo. Pli precize dirante, mi lokis lin en Kartago tuj antaŭ ĝia detruo.
Mi bedaŭras la momenton, kiu poste sekvis.
Paliĝinta pro kolero mi saltis al la skutilo kaj komencis ĝin piedfrapi, ĝis senkonsciiĝinte, post momento mi ektroviĝis sur tiu sklavfoirejo.
- Jes - diris mia proprietulo. - La kanajla artifiko. Via Arturo sciis, kion li faras.
- Do vi konis lin, sinjoro?!
- Mi ne nur konis lin, sed ĝuste mi donis al li nekontentigan noton pri fiziko.