Börries Freiherr von Münchhausen: Gösta Berling kiel vivo-verkaĵo (esperanto) - berling.htm

Börries Freiherr von Münchhausen.
Gösta Berling kiel vivo-verkaĵo

Tradukisto:
Albrecht Naumann

Preskaŭ ĉiuj poetoj, ankaŭ la plej grandaj inter ili, kreis unu verkaĵon, kiu kiel la plej hela lumero de kristalo ŝajnas enhavi la sumon de ĉiuj lumantaj edroj de ilia ecaro. Oni parolas pri la cefverkaĵo, - sed tiu estas vorto, kiu troe estas fiksita je eksteraĵo kaj elparo­las valorjuĝon, kiu ne necesas esti sen­kondiĉe ĝusta. Nur la plej konata ĝi of­te estas, kaj tio estas kurioza, ĉar ĝi nepre ne ĉiam estas la plej bona - Götz, Tasso, Ifgenio en si mem estas pli per­fektaj ol Faŭsto. - Oni parolas pri la vivo-verkaĵo, kaj tio jam estas pli ĝusta, ĉar en tiu libro pleje estas katenita pli da esenco de la poeto ol en ĉiuj aliaj. Sed la verkaĵo ne necesas esti skribita kiel Faŭsto dum la daŭro de la tuta vivo. Gösta Berling staras ĉe la komenc­iĝo, Don Quixote (Don Kiĥoto) en la mezo, la Perdiĝinta Paradizo ĉe la fino de longa poetvivo. Sed ankaŭ la plej alta famo ne ĉiam ĉirkaŭlumis tiun verkaĵon de poeto - la Werther supe­ris per efiko la pli postajn librojn de Goethe, precipe, se oni subtrahas de ili la lavangsimile kreskantan puŝpovon de la nomo altigita tra ses longaj jardekoj. Kaj tamen ni neniam Werther-on no­mus vivo-verkaĵo.

Selma Lagerlöf estiĝis la poetino de Gösta Berling, kvankam multaj el ŝiaj pli postaj libroj estas artiste koncentr­igitaj, kelkaj pli katenantaj, eble ankaŭ tiu ĉi au tiu pli vigla ol tiu unua verk­aĵo. Malgraŭ ĉio neniu dubos, doni al tiu romano la nomon de ŝia vivoverk­aĵo. Ĝi havas kelkiujn radikojn, pri kiuj ne ĉiam estas necese esti ekkonataj kaj esti sciataj de ĉiu. Ĝi estas la romano de ŝia junaĝo - preskaŭ ĉiuj plej gran­daj romanoj laŭ io estas rememoraĵoj pri la junaĝo, kaj en ĉiuj memverkitaj biografioj la unuaj ĉapitroj estas la plej bonaj. Ĝi estas la romano de ŝia hejmlando - ĉiu alta arto estas ligata al hejmlando, tiom malmulte ĝi povas aŭ povos resti en la hejmeja arto. Ĝi es­tas la romano de ŝia mondpercepto, tiu verege sana percepto pri vivo kaj ho­moj, en kiu malgraŭ ĉiu pasio ne ek­zistas iu maldecaĵo kaj malgraŭ ĉiu superstiĉo neniu nerealeco.

La romano havas tute precizajn propr­ecojn kiel aliaj pli grandaj kaj pli mal­grandaj vivo-verkaĵoj. Estas en ĉiuj tiuj, kvazaŭ la poeto estus intencinta verki nur tiun unu verkaĵon, kvazaŭ li plantis pro tio ĉion, kio kuŝis en li kiel ĝermo de artaĵo, en tiun unu bedon. Tie estas surprizanta epizodeco unu el la karak­terizaĵoj de tiaj libroj; ili ricevas ion mozaikecan. Oni povas disigi el Ekke­hardt de Viktor Scheffel preskaŭ mem­starajn novelojn (Aŭdifax kaj Hadu­moth, Capan); oni povas prezenti par­tojn el Faŭsto kiel memstarajn dramojn, oni povas ellevi el Jörn Uhl de Gustav Frenssen kolektaĵon da rakontetoj, re­presi el vivo-verkaĵo de Immermann preskaŭ laŭkutime ĉiam nur unu par­ton, la »Oberhof», prelegi el »Furioza Rolando» tute proprevivajn pecojn. Tiel ankaŭ en Gösta Berling estas legeblaj partoj, kiuj ŝajnas havi tute propran vi­von, ja oni preskaŭ povas aserti pri tiu verkaĵo, ke ĝi estas kadra rakonto kun enmetitaj bildoj.

Por malrapidemaj leg­antoj, kiuj nur pene povas ne intermik­si la unuopajn personojn en la inter­plektado de tiom da sortoj, mi metis papereton en mian ekzempleron de la verkaĵo, sur kiu la biografioj estas ord­igitaj laŭ ĉapitroj. Tie do temas eble:
La majoredzino: ĉap. 2, 4, 7, 9,30.
Mari­ano Sinclaire: ĉap. 7, 8, 23.
Grafino Mär­ta Dohna: ĉap. 12, 13, 18, 21 ktp. -

Au oni povas sendependigi la sortojn de la kavaliroj Lilliecrona, Christian Bergh, Oerneclou kaj Löwenberg, aŭ la amajn travivaĵojn de Gösta kun Ebba, Anna, Mariano kaj la grafino Elizabeto. Jam la ebleco de tia eligo montras, kiel la partoj estas memstaraj kontraŭe de tut­aĵo. Neniam tiu metodo estus ebla aŭ povus esti sentata kiel dezirinde en »Ringo de generalo», en »Mito pri ka­valira bieno» en »Jerusalem».

Sed tiu fakto ne nur montras, kiel supre dirite, ke la poeto semis ĉiujn siajn grenerojn sur la saman kampon, sed ankaŭ, ke en la kadra rakonto vi­vas io el sia propra vivo, en la ĉefper­sono io el lia propra sango. Goethe estis Faŭsto, kaj ties sortoj ĉiuj estas pli malpli ekkoneble liaj, de la poeto, sor­toj. La aventura vivo de Cervantes same kiel lia eksterordinara kaj nobla karak­tero estas enhavataj en Don Quixote, kaj la melankolia moko, kiom malmulte per tiom da nobleco, estas atingite por aliaj, fine ankaŭ por la kavaliro mem, estas unu el la profundaj akordoj de tiu vivo­verkaĵo. Tiel ja Lagerlöf ne nur estas vere enamiĝinta en Gösta-n, ne, ŝi mem estas parto de li, kiel li esttas parto de ŝi. Estas nepre kontraŭ mia sento, serĉ­egi en la vivo de aliaj honestuloj, sed ke tiu virino en sia animo estas travivinta la sortojn de la eksoficigita pastro, tion mi opinias rajte diri, sen esti nekavalira.

Sed ne nur tio donus al la verkaĵo ĝian modelan - senekzemple modelan! - forton. Se popolo en sia tutaĵo akceptas la verkaĵon de iu poeto, tiam tiu verk­aĵo ankaŭ devas simili al ĝi laŭ esencaj trajtoj. Ne laŭ ĉiuj, certe, ankaŭ ne ĉiam laŭ la plej amika formo. Sed tio estas certa: Nur kiam la popolo vidas en la heroo panadigmon, prototipon de si mem, tiam la verkaĵo plene asimil­iĝas. La Furioza Rolando estas la amin­da, sperta en mondaj aferoj kaj aven­turema italo ĉirkaŭ 1500, la Don Quixote estas la nobla, fantaziema, travivsopir­ema hispano, Faŭsto estas same unu paradigmo de la germano kiel Eulen­spiegel (Ojlenspiegel = Strig'spegulo) estas alia -; ke la nederlandanoj lin sa­me plene povis transpreni kiel Reinecke (Rejneke) Vulpo, tio pruvas nian prok­siman parencecon kun ili. Neniam eble italoj, eĉ ne grekoj, povus imagi, kom­prene legi, aligi al si en tiu formo tian Eulenspiegel aŭ Reinecke.

Tiel ankaŭ Gösta Berling estas ne nur Selma Lagerlöf, sed li estas ankaŭ sam­tempe la svedo, el kiuj ĉiu unuopa opi­nias ekkoni en li iun fraton laŭ bonaĵo aŭ malbonaĵo. Facilanimeco, trinkemo, kompato, sentoĝojo, cerbumeco, super­stiĉo, petolemo, sinoferemo - oni povas skribi multajn liniojn da ecoj, kiuj estas vere Berling-aj kaj vere svedaj.

Plia kanakterizaĵo de ĉiuj vivo-libroj estas tiu, ke ili estas verkitaj en la ling­vo de ĉiutago. La klasikaj jamboj de Ifigenio, de Tasso malebligas efektive la osmozon de tiaj verkaĵoj tra la ani­ma haŭto de la germana popolo, male la al ni laŭnatura reigo de la akcento al la komenca silabo, la troĥeoj de Wil­helm Busch ne pli ol la »bastonegaj ver­soj» (kvartaktaj rimparoj) de la komen­co de Faŭsto samecigas al ni. Nome tiuj bastonegaj versoj, kiel ilin nomis la arogaj klasikaj magistroj, estas la plej delikata, kion ni havas en la germana lingvo, estas artformo nur ebla en la germana, en kiu la ekstera kaj interna formoj akordiĝas en mirinda unueco. Nia lingvo (la germana) ne havas »longecojn» kaj »mallongecojn» kiel la latina, ĝi havas minimume kvin delika­te gradigitajn tonaltojn, kiuj nepre es­tas io alia ol »longecoj» kaj plejprofun­de estas parencaj kun la vortsenco! -

Sed dependas ne nur ĉe versoj de la supre nomita ĉiutago, sed ankaŭ ĉe la lingvo. Ariosto neniam estus povinta ek­esti poeto de itale parolanta popolo. Dante sciis, kial li skribis sian eternan verkaĵon kiel »komedion» t. e. en la ĉiu­taga lingvo de sia popolo (li nomis ĝin »vulgaris eloquentia»). Luther »observis la buŝon de la simpla viro», kaj Goethe »uzis kun la plej ĝusta sento la kun­naskitan idiomon», kaj kiu mallaŭdis lian ĉiutagan germanlingvon, al tiu li respondis: »La urso grumblas laŭ la ka­verno, en kiu ĝi naskiĝis .. »

Tiel ankaŭ la plej fama rakontantino de niaj tagoj skribis lingvaĵon, kiu es­tas klara kiel la akvo de ŝiaj grandaj hejmregionaj lagoj. Selma Lagerlöf rid­etante kaj iom moke ŝovas la lingvo­stultaĵojn de siaj, niaj samtempuloj de sur sia skribtablo, same kiel ĉiuj geni­uloj agis en ĉiuj epokoj. Certe la lingvo evoluiĝas delikate en la buŝo de ĉiuj grandaj poetoj, sed en kaŝema kresk­ado, ne en konvulsia sensaciemo. Ĉu ne estas mirinde, kiel tiu adorata de la po­poloj sur ĉiuj kontinentoj poetino, la pleje legata poetino de nia jarcento, kies verkaĵoj estas tradukitaj en 30 lingvojn, kiel tiu poetino skribas tiel simple, ke ĉiun en siaj verkaĵoj infano povas kom­preni!

La mondo pli feliĉiĝis per la verkaĵo de Selma Lagerlöf. Kaj pliboniĝis la mondo per ŝia silenta, nobla kaj delika­ta verkaĵo. Ŝi neniam estis celpoetino, kaj tamen ŝi estas unu el la gvidantinoj de nia tempo.

Notoj

Börries Albert Conon August Heinrich Freiherr von Münchhausen.
(1874 - 1945),

germana verkisto, poeto.
Tradukis:Albrecht Naumann, Grossenhain, Germanio.
El: Svenska Esperanto-Tidningen/La Espero
n-ro 6, junio 1934.