Pluvegis kaj blovegis! Laŭ la meterologo, saĝuloj restus hejme televidante. Tamen estis lunde vespero, do dekduopo da persistemaj membroj kuniĝis en la Esperanto-klubejo. Pro la grava temo de la vespero: "La akuzativo kaj aliaj faliloj", eĉ tertremo ne estus taŭga preteksto por resti hejme. Atendante Peĉjon, la lertan preleganton, kiu ankoraŭ ne atingis la kunvenejon, la grizhararaj kaj multfaltaj membroj altabliĝis kaftrinkante, kukmanĝante kaj babilante. Ĉu krokodilante? Kompreneble ne! La ŝercema kasistino Metinjo ofte diras al ni: "Se estus monpuno por la krokodilado, ni havus ege eminentan ekonomion." Tamen ŝi estas tiel ŝercema kaj distrema.
Finfine aŭdiĝis pezaj paŝoj: "Bone, jen Pecjo", anoncis Prezidanjo. Tamen, ne estis Peĉjo. Anstataŭe eniris la ĉambron la malsekega kaj frostigita Joĉjo, kiu ĝoje ekkriis:
"Karaj geamikoj mi havas mirindan novaĵon por vi! Ho kia mirinda mondo! Imagu, finfine la homaro scipovas kontakti ne nur siajn samtempulojn, oni ja ankaŭ povas saluti tiujn, kiuj jam forpasis al pli feliĉa mondo! Kvankam mi konfesas al vi, ke ties praktika kielaĵo estas al mi grandega misterio. Verdire multaj (bonege funkciante por aliaj) mirindaĵoj estas ankaŭ for de mia kompreno. Nia estimata kolego, Viktor el Jekaterinburg ĵus sendis retpoŝtmesaĝon al la tutmonda esperantistaro petante, ke okaze de la 151-a naskiĝdatreveno de nia Majstro, ĉiuj sendu al li gratulegojn."
"Al Viktor?" demandis iu.
"Ne, al Doktoro Ludoviko Zamenhof!" Kaj Joĉjo malpli entuziasme aldonis: "Cetere li ankaŭ petas sincerajn raportojn pri la bonfarto de la Esperanto-afero. — Ho, mi preskaŭ forgesis alian informeron. Pro la uragano Peĉjo decidis resti hejme; li petis al mi, ke mi transdonu al vi elkorajn salutojn."
Post tio eksplodis ŝokita silento mallonge daŭrante.
"Kia malfortulo! Peĉjo estas tute nefidinda!" grumblis Unjo,
"Stultulino, forgesu Peĉjon! Ĉu vi estas tute surda? Ĉu vi ne komprenis la informojn de Joĉjo?", respondis Duĉjo,
"Sensencaĵo!" blekegis Triĉjo pugnante la tablon.
"Nu, kvankam mi estas trompebla, mi dubas pri tio," prudente murmuris Kvanjo.
"Eĉ se nuntempuloj kredas je la fina venko de teknikaĵoj, supozeble ekzistas ja limoj, ĉu ne?" murmuregis Kvinĉjo.
"Ne estu tiel dubemaj! De tempo al tempo oni flustre informis al mi, ke nia Majstro delonge fariĝis skajpano kaj vizaĝarano," aldonis Senjo, junulino kvindekjaraĝa.
"Supozeble vi ankaŭ asertas, ke li havas retpoŝtadreson, ĉu? Jen ridinda ideo!" ridege respondis Kvinĉjo.
"Ne gravas pri adreso lia, ni evitu la problemon sendonte la raporton al nia afabla kolego en Jekaterinburg; li certe akceptos la defion plusendi la
raporton al Doktoro Zamenhof," indigne respondis Senjo.
Tiam Metinjo paceme murmuris: "Mi ĉiam fidas je la informoj donitaj de Joĉjo, tial laŭ mia opinio ni ne plu diskutu ĉu li vere ricevos la raportojn au ne, ni agu. Nun jam 123 jarojn ni ja iras "la vojon celitan", tial ni nepre sendu al nia kara Majstro raporton pri la progreso, ĉu ne?"
"Vi pravas, kara amikino! Ne disputu! Ni akceptu la defion! Hodiaŭ ni forgesu pri gramatikaj faliloj. Nun ni parolu pri la enhavo de la raporto. Mi gvidos la diskutadon. En ordo, ĉu?" proklamis Prezidanjo, kaj ĉiuj kapjesis.
"Bone! Kion ni skribu, kaj kion ni evitu skribi?"
Denove eksplodis silento.
"Do, ĉu ni progresas aŭ malprogesas?"
"Dependas de la vidpunkto," diris Seĉjo, unu el la ĝisnunaj silentuloj. "Nia Majstro precize prognozis "longan laboron" kaj perditajn semojn. Pezegan laboron kaj ofte perditajn semojn ni jam spertadis. Tamen ĝis nun "la celon en gloro" ni ne atingis kaj "la fina venko" restas ie trans la horizonto. Aliflanke la fakto ke ni estas ĉi tie dum uragano pruvas ke kelkaj el ni ankoraŭ kredas je la ideo kaj penas sekvi la vojon, ĉu ne?"
Ĉiuj silente kapjesis kaj Prezidanjo diligente skribis.
"Laŭ mia opinio", diris Joĉjo, "ni nepre memorigu la Majstron pri lia vizito al nia urbo, ĉu ne? Ni skribu:
Ĉu vi memoras, ke vi iam vizitis nian urbon? Jen la plej ora epoko de la Esperanto-movado. Krom la turismaj ĝojoj vi travivis la gastemecon esperantistan. Gravaj personoj ankaŭ bonvenigis vin. Nur la vetero estis negastigema. Certe vi memoras la junecon, la entuziasmon kaj la gajecon de niaj prakolegoj. Certe la solaj krokodiloj, kiujn vi tiam vidis, estis la krokodiloj en la bestoĝardeno. Verŝajne li estis ege imponita."
"Kara amiko, jes, jen unu el la plej gloraj epokoj en la historio de
Esperanto. Tamen tiu ĉi diskuto temas pri la nuneco de nia agado. Se li revenus ĉi tien morgaŭ, ĉu li estus egale imponota?"
Denove ĉiuj eksilentis gratante la kapojn kaj cerbumante kion skribi.
"Ni nepre informu lin, ke ĉi tie oni perfide preferas lerni la anglan, kaj pro la angla ni ne jam sukcesis," proponis Unjo.
"Sensencaĵo" murmuregis Prezidanjo, "ni ne kulpigu la anglan!"
"Pardonon! Ho mi havas ege bonan ideon. Jen la naskiĝdatreveno lia, do anstataŭ raporto ni sendu al li naskiĝdatrevenan donacon. Tiel senvorte ni komprenigos lin pri la granda evoluo de nia lingvo. Mi proponas donaci al li la plej novan PIV-on, aŭ la "Plenan Manlibron de Esperanta Gramatiko", aŭ la festlibron "La arto labori kune" aŭ la "Enciklopodion de Originala Esperanto Literaturo". Se aliaj pli distremaj koleganoj malakceptas la proponojn, ni povos donaci al li amuzajn librojn kiel "Marvirinstrato" aŭ "Tincjo en Tibeto". Kion vi opinias?"
Joĉjo kapneis dirante:
"Ne taŭgas, ĉar eĉ se li aprezus iun ajn donacon, li petegas al ni, ke ni sendu honestajn raportojn el ĉiuj regionoj esperantujaj pri ties agado aŭ malagado. Ni ne prokrastu."
Tiam brue eniris en la klubejon altstatura kaj entuziasma junulo portante
grandan dorsosakon.
"Sal! Ĉu vi jam aŭdis la novaĵojn pri nia Zam? Mojosege, ĉu ne?"
Joĉjo kolermiene fiksrigardis lin kaj sible respondis: "Saluton, Maĉjo! Jes, ni jam aŭdis la novaĵojn pri nia kara Majstro Doktoro Ludoviko Zamenhof."
"Saluton kaj bonvenon Maĉjo! Grave estas, ke ni memoru respektplene la signifon de ĉiuj radikoj — salo estas kondimento, ne salutmaniero, ĉu ne? Kaj memoru, ke mojos estas neologismo, kaj ĉi tie ni evitas neologismojn," riproĉetis Metinjo, "tamen pli grave estas, ke ni konsentiĝu pri la enhavo. Maĉjo pri kio, laŭ vi, ni skribu?"
Ridetante Maĉjo eksidis apud Seĉjo kaj diris: "Ho ve! Elkoran pardonpeton pro lingva pekado! Do, kion vi skribis?"
"Nenion ankoraŭ," konfesis Prezidanjo.
"Bone, do laŭ mia opinio ni eku per priskribo de la nuntempa situacio en nia malpaca mondo. En la 21 jarcento abundas etnaj, lingvaj kaj religiaj konfliktoj tiel kiel en la epoko de la Majstro. Pro tio li eltrovis pacigan komunikilon Esperanto. Jen bonega solvo, tamen nek tiam nek nun ni sukcesas konvinki la homaron pri ĝiaj saĝeco kaj utileco. Nek malesperu nek malpaciencu. Vi evoluigante nian lingvon amatan kuraĝe, obstine, konstante, ignorante insultojn kaj mokojn iradis la vojon. Per gastado, per
gastigo, per kantado, per klubado, per kongresado, per lernado, per parolado, per skribado kaj per riproĉado al lingvaj pekuloj kiel mi, vi prizorgis..."
"Dankon pro la belaj kliŝoj Maĉjo, tamen ni, kaj la movado baldaŭ mortos! Kie estas niaj heredontoj? Junuloj fajfas pri la estonteco de nia afero!" amare interrompis Kvinĉjo.
"Male, Kvinĉjo!"
"Kie vi do estas, kiam ni bezonas vian helpon esperantumi? Vi rete kaŝludas, ĉu ne?"
"Retemaj, jes sed kaŝemaj ne. Ni rete esplorvojaĝas tra Esperantujo eltrovante milojn da ne antaŭe trovitaj samideanoj, kiuj rete lernis la lingvon kaj esperantumas — ĉiutage, ne nur ĉilunde."
"Ĉiutage? Do kiel? Kun kiuj?"
"Per Skajpo, per Vizaĝaro ktp. ili amikiĝas kaj ekzercadas sin Esperante. Kelkfoje ili duope parolas. Kelkfoje ili skribkonferencas dekope, dudekope eĉ pli. Kelkaj el ili konference voĉbabiladas."
"Pri kio ili babiladas?"
"Dependas de la interesoj de la partoprenantoj. Ekzemple hodiaŭ ruso, brazilano kaj ĉino vigle diskutis pri neologismoj. Post tiam ĉina policano rakontis pri sia preferata manĝaĵo, kaj bulgarino donis al ni recepton por karvarmo. Hieraŭ estis 15 jaraĝa samideano, kiu lerte kaj flue instruis al ni pri Orenburg."
"Orenburg? Kio estas tio?"
"Regiona ĉefurbo apud la Ural-rivero en Rusio. Cetere interalie li rakontis al ni, ke Jurij Gagarin iam loĝis tie. Plue la junulo diris, ke en la tuta regiono li havas kontakton kun dek samideanoj, rete kun cento."
"Jurij Gagarin, ĉu vere? Mi memoras lin! Interese! Tamen ĉu tiu ĉi bonparolanto ankaŭ konas la historion de nia movado, kaj ĉu li konscias pri la graveco de nia movado?"
"Tute ne! Vi scias centoble pri la historio kaj la movado. Tamen li regas la lingvon eĉ pli bone ol vi, Triĉjo."
Jen denove eksplodis ŝokita silento.
Tiam Seĉjo elstaris dirante: "Jen la solvo. Ni skribu al la Majstro, ke
bedaŭrinde ni ne jam atingis la celon celitan. Tamen pro nuntempaj teknikaj mirindaĵoj kaj per Esperanto pli kaj pli da homoj tutmonde amikiĝas kaj ekkomprenas unu la alian. Sciante ke, multaj el tiuj ĉi nekredeble brilaj lingvaj uzantoj ne konscias pri la graveco de la filozofio, la historio kaj la movado, ni, kiuj konscias pri tiaj aferoj, havas novan defion. Ni ekkonstruu ponton de nia mondo al ilia mondo. Do, geamikoj, jen la unua paŝo! Ni farigu skajpanoj kaj vizaĝlibranoj!"
"Jes!" ĝojkriis Senjo, "certe se nia majstro vivus nuntempe li estus la plej vigla retvojaĝanto en la tuta mondo, Maĉjo, ĉu vi kunportas vian tekokomputilon?"
"Kompreneble, kial?"
"Ni skajpu! Mi volus konatigi kun la ĉina kaj bulgara geamikoj. Tre plaĉas al mi la kuirado."
"Frivolulino," siblacis Kvinĉjo, "ni ne malŝparu la tempon babilante pri manĝaĵo. Ni klerigu ilin. Jen nia tasko."
"Male Kvinĉjo!" replikis Prezidanjo, "ni klerigu unu la alian, kaj ne per insultoj kaj riproĉoj sed per reciproka respekto. Do antaŭen Maĉjo, kaj antaŭen ni ĉiuj. Eble la vojo ne estas tiel longa, kiel ni supozis."