Karin Boye: La blindulino (esperanto) - blindulino.htm

Karin Boye:

La blindulino.

Tradukinto: Signe Boye.

La malgranda ĉambro estis hejmeca kaj bele ordita hodiaŭ dimanĉe. Ĝia loĝantino ne kapablas vidi, sed ŝi sentis la hejmecon, ŝi sentis la jam preskaŭ ne rimarkeblan odoron de ĵus frotlavita planko kaj tiun pli puran nuancon de la aero, kiun donis ĵus farita senpolvigo de tapiŝoj kaj mebloj. Ŝi ekrimarkis, kiom eksterordinare klaraj kaj kontentaj la sunradioj per sia amika varmo karesas siajn manojn, kaj kiel bal­zaminoj kaj begonioj elspiras ankoraŭ pli grandan plaĉon ol ordinare, feliĉaj pro la ĵus purigitaj fenestroj.

ĉiam estas belete kaj pure ĉi tie, sed hodiaŭ tute eksterordinare. Ankaŭ ne estas ordinara dimanĉo. Hodiaŭ la nevino, Tyra, vizitos ŝin la unuan fojon, de kiam ŝi for­lasis onklinon Anna, kaj jam pasis tri mo­natoj. La vojaĝo ja postulas kvar plenajn horojn, ŝiaj gemastroj eble ne trovis ĝis nun okazon liberigi sin tutan tagon, kaj povas esti ke ŝi mem ne havis sufiĉe da mono.

Malgraŭ sia blindeco onklino Anna pri­zorgis sian nevinon, kiam la etulino orfiĝis estante sepjara. Komence estis iomete ĝene, sed helpema kaj bona kiel estis la nevino, krome jam granda knabino kaj iom trofrua, Tyra baldaŭ fariĝis granda helpo kaj la nura ĝojo. Kaj la jaroj pasis, Tyra fariĝis deksesjara, la lerneja tempo finiĝis, kaj ŝi devis serĉi okupon kiel servistino. Kiom oni sopiras je ŝi tie ĉi en la suna si­lenta ĉambro, ne estas esprimeble. Ŝajnas al onklino Anna, kvazaŭ eĉ la balzaminoj malpli abunde prosperus de post la foriro de Tyra.

Kaj nun ŝi venas. Jes, certe estas ŝiaj paŝoj laŭ la ŝtuparoj kaj ŝia frapado. Kaj jen ŝi staras - aŭdigas ke ŝi glutas kaj glutas, kion lasas la onklino, ĉar maljuna homo ja havas la rajton esti iom delikat­senta. Kaj baldaŭ Tyra sidas ĉe la festa kafotablo mem alportinte la kafokuirilon, kiu restadis sur la forno konservante la varmon. Nun oni ja certe trovos multon por priparoli. Sed la interparolo kvazaŭ ne volas prosperi.

Komence estas tiom feliĉe, nur ĉion re­koni kaj rememori malnovajn tempojn, ­sidadi "spinante" kvazaŭ kato en sun­brilo kaj hejmeco. La onklino sentis en la aero kaj aŭdis el la voĉo, kiom elspiras la knabino ĉi tie ĉe ŝi, kaj Tyra ekrimarkis ke la nekonscia kaj nuda vizaĝo de la blindulino estas plenplena je feliĉo. Krome la demandoj kaj respondoj ne tute atingas tion, kion ili devas atingi.

- Kaj estas fratulino Gerd, kiu ankoraŭ prizorgas vin? diras Tyra, - ĉu vere su­fiĉas, kvankam ŝi ne loĝas tie ĉi?

- Vere sufiĉas ... vi ja vidas kiom kon­tentige estas ĉi tie?

- Certe vi pravas ... estas fakte ele­gantete ... ĉu ŝi ankaŭ voĉlegas al vi??

- Ne, sed tion faras la maljuna sinjor­ino Hammarström apud mi, ŝi havas tiom da libera tempo, kaj do ŝajnas al ŝi ke ŝi same bone povas sidi legante ĉi tie kiel tie.

- Estas ja afable, Tyra respondis.

Sed la sento, kiun ŝi perceptis, nek estas admiro nek dankemo al sinjorino Hammar­ström, prefere estas envio. Ŝi ĵetis rigardon sur la seĝon apud la fenestro, sian seĝon, kie ŝi ĉiam kutimis sidi, dum ankoraŭ estis ŝi, kiu havis la rajton voĉlegi al onklino Anna. Kaj malforta dubo traflugis ŝin; ĉu vere onklino Anna povas paroli kun sinjorino Hammarström same kiel kun ŝi, Tyra? Pri ĉio, kion ŝi vidis tiutempe, dum ŝi ankoraŭ vidis ... povas esti ke aliaj opi­nias, ke ne estas tre multe por priparoli, sed onklino Anna tiom vidas en eĉ mal­grava okazaĵo, kaj ŝi ja havis tempon ree kaj ree ĉion revoki en la memoron, ĉiu­foje ankoraŭ iom pli profunde esplorante kaj ligante kun pli postaj spertoj ... pri ĉio, kion ŝi aŭdis ... kaj restadas en la memoro de onklino Anna alie ol ĉe aliaj homoj, kvazaŭ pli grave kaj signifoplene ... pri ĉio, kion ŝi pensis, kunmetis kaj primeditis. Ĉu la maljuna sinjorino Hammarström povas ĝuste taksi la onklinon, ŝi kiu jam ĉion vidis laŭ sia propra maniero kaj eble enu­iĝis aŭskulti ĉion tion, kio estas tiom nova kaj interesa al Tyra, ke ŝi mem samkiel onklino Anna forgesas ĉiun libron de la mondo pro la viva rakonto?

- Ŝi ankaŭ tranĉas al mi el la gazetoj samkiel vi, onklino Anna diris kaj fingre montris al la angulo. Jes, tie sur la breto staras la du kartonskatoloj, kien onklino metas la eltranĉaĵojn pri aferoj, kiuj plej interesas ŝin. Jen kaj jen Tyra devis al­porti tian aron da eltranĉaĵoj, ordigi ĝin kaj ree tralegi la plej gravan.

Kiom oni lernis per tio... kiom klariĝis, pri kio efektive temas kaj kiel okazis. Ĉu sinjorino Hammarström vere same sopiras ion sperti pri la mondo?

- Jen vi komprenas ke mi tamen bon­fartas, onklino ridetante diris.

Verdire ŝi tre volonte dirus:

- Ho, kara infano, tute ne estas la samo, sed ŝi opiniis ke ne estas necese malgajigi la knabinon, kiam oni povas ne­nion ŝanĝi. Ke ŝi malhavas ŝin kaj sopir­egas je ŝi, Tyra tamen ekrimarkos, oni tion ne emfazu por ne plipezigi la disiĝon. Sed certe kaj sendube la maljuna sinjorino Hammarström ne estas Tyra. En sia juna nevino la onklino trovis eblon revivi tiujn vivon kaj mondon kiuj, dum ŝi havis jun­econ kaj vidkapablon, plenigis ŝin per sia tuta fulmanta superfluo por poste en la tempo de blindeco kreski kaj densiĝi en la mallumo, ĝis ĉio denove en matura formo penetris, postulante transformigon, en la eksteran mondon kiel nova kreaĵo. La feliĉon de pentristo, kiam oni permesas al li, per koloroj kaj linioj cedi parton de tiu mondo, kiun li asimilis kaj proprigis al si, aŭ tiun de la poeto, kiam li sukcesis trans­doni parton de sia viva memo en formo de poezio ... tiujn ŝi bone konas. Parton post parto el tio, kion ŝi internen kolektis, ŝi parole donacis al sia nevino kiel al sia anima heredantino. Kaj ŝi ne sentus man­kon kiam Tyra estas for? Jes, mankon sed neelteneblon ne, ĉar ŝi ja tamen vivas gardante la heredaĵon.

- Sed nun, Tyra, vi ja iom rakontu! Kiel vi mem fartas? Viaj leteroj ĉiam estas tiom mallongaj, ke leginte ilin mi preskaŭ nur scias ke vi ankoraŭ vivas.

Tyra konsternite suspiris, fermante la okulojn. Kiel ŝi fartas? Ŝi vidas la sen­arban platan grundeton kaj la flavan mal­gajigan vilaon, kie la familio Lindgren luas la supran etaĝon. Tiu grundo kaj tiu vilao karakterizas la vivon de gesinjoroj Lind­gren, sed tion ŝi ne kapablis vortigi.

Ĉu gesinjoroj Lindgren efektive estas bonaj al vi? Vere bonaj?

- Nu, kompreneble ili estas bonaj ... ne speciale amikaj... sed ankaŭ ne mala­grablaj, certe ili estas bonaj.

Ŝi provis rememori sinjoron kaj sinjorin­on Lindgren kaj proksimume sukecsis. Sed ŝajnis, kvazaŭ ili forglitus ... ŝi trovis nen­ion por ekkapti... nenian situacion, kie ili pli klare aperas ol alie, neniam okupon, en kiu estas pli klare videbla ilia menso. Kaj tamen ŝi ja jam vidis sinjorinon Lindgren tagon post tago, ĉiam ŝi partoprenas la mastrumadon ĉiam babilante, sed ne estas trovebla eĉ unu vorto, kiun oni povus ekkapti dirante: jen sinjorino Lindgren trafe kaptita!

Ne, por fari al si bildon de gesinjoroj Lindgren oni prefere rigardu la fianĉecan foton ... kiu tamen estas kvinjara ... kie la fotografisto starigis ilin en eksterordinaran liberan pozon kun konvena rideto sur la lipoj kaj okuloj seninterese fikse rigardantaj antaŭ sin. Ĝuste tiu ĉi fiksa rigardado eble estas la plej tipa ĉe ili.

- Kaj vi ne havas troan laboron?

- Ne, ne, tute ne estas penige. . . la sinjorino estas tre pedanta, sed ŝi ja mem partoprenas la mastrumadon, kaj infanojn ili ja ne havas.

Ho ne, verdire ili estas bonaj... kial ŝi nun sidas tie ĉi kaj tiom malŝatas ilin? Sed estas tiu fiksa rigardado ... ĝi ĉiam ĉeestas, kvazaŭ estus tute malplene antaŭ iliaj okuloj ... antaŭ aŭ ... malantaŭ. La babilado de sinjorino Lindgren ĉiam estas la sama ... nenio interesa eĉ por ŝi mem... ŝi nur babilas por evitigi la silenton. Kaj kien ili forĵetas la liberajn momentojn? Nenio troviĝas por kapti la intereson ... akre kolorajn gazetojn oni disŝutas sur ĉiun tablon, sed nenian libron. Memstare Tyra elflaris bibliotekon, kie ŝi pruntas librojn kaj baldaŭ amikiĝis kun la sinjorino kiu prizorgas ĝin, ĉar ŝi metode kaj serioze legas, sed neniam ŝi vidis sinjorinon Lindgren leganta libron. Tiuj ĉi grandnombraj gazetoj jam estas la sama afero... ankaŭ la maniero sen intereso fiksrigardi en la mondon ...

- Sed, kara infano, diris onklino Anna vi ne ŝajnas feliĉa ... io sin kaŝas, kio ne estas bona ...

- Povas esti ke mi tamen sopiras hejmen, Tyra respondis.

La blindulino silentis kaj timetis ... estis sama timeto, kiu jen kaj jen turmentis ŝin, dum Tyra ankoraŭ restis hejme, kvankam ŝi forpelis ĝin kaj neniann volis ĝin montri: ĉu tamen ne estas peko treni junan homon en tian mondon, kiu ĉirkaŭas blindulon? Ŝi mem intertempe forgesas, ke estas io stranga esti blinda ... ŝi tiom alkutimiĝis ... sed tamen, sen ke oni mem tion rimarkas .. ĉu tio ne stampas akrajn neforigeblajn spurojn en la konscion kaj pensojn de junulino? Ŝi forpelis tiajn meditojn per la kontraŭdiro, ke multon da malbono kompensas nur tio, ke oni estas sufiĉe amata, sed nun la penso revenis: Tyra sopiras hejmen ... povas esti ke ŝi malbone taŭgas por la vivo inter homoj posedantaj ĉiun senskapablon, ĉar ŝi kreskis ĉe blindulino... sed ŝi ne volas demandi, prefere ŝi provu per aŭskulto eltrovi, pri kio temas plej interne. Kaj ambaŭ sidis silentaj.

Subite Tyra diris, malrapide kaj mallaŭte:

- Onklino, ĉu vi scias, kio venas en la kapon de mi?.. jes, mi ne povas trovi plaĉon tie, ĉar ŝajnas al mi, kvazaŭ ili ne povas vidi, kaj al tio mi ne kutimiĝis.

La blindulino ektremetis... unue pro miro, antaŭ ol ŝi tute komprenas la sencon de la vortoj de la alia, poste ... Tyra ne kapablis plene klarigi la esprimon de la sentema vizaĝo... neniam antaŭe ŝi tian vidis. Onklino Anna sidis kvieta kun la vizaĝo en plenplena sunbrilo kaj eĉ ne atentas forviŝi la larmojn.

Notoj

Karin Boye (26.10.1900 - 24.04.1941)
sveda verkisto.
El: Heroldo de Esperanto, Antwerpen, Belgio.
N-ro 33 (1038), 20-a jarkolekto, 1-an de majo 1939. Redaktoro: Teo Jung.