![]() Marjorie Boulton: Diletantoj - Provizore |
|---|
|
Pro kromopuk' mi ludas, tre malbone,
Kiam la Virtuozo
|
Sukceso estas cindroplena ŝelo; La vivo estu sia propra celo. Ni diru tion, kiel ag' de fido Pro ĉiu, kiu mortas, ĉiu ido. Ĉu tio estas vera? Mi ne scias. Pro vivmiraklo mi mirante krias. Mi estas fremdulino sur la tero. Atendas min konfuzo kaj sufero. Ankaŭ atendas amo, fajro, suno, Kaj metaforoj, kaj malvarma luno. La rozo mortas. Rozoj jam refloras. Ni diru, ke la vivon viv' valoras.
|
| Notoj |
|---|
Persono (* 7.5. 1924) BOULTON, Marjorie. Anglino. Verkistino en la angla kaj esperanta lingvoj. De 1948 instruistino kaj 1962-70 estrino de instruistina seminario. Lektorino pri anglaj lingvo kaj literaturo, doktoriĝis en 1976. Esperantisto de 1949. Ŝi verkis dudekon da libroj en la angla kaj esperanta lingvoj, interalie faman anglalingvan biografion pri Zamenhof. Ŝiaj esperantaj verkoj ampleksas ĉiujn literaturajn specojn, de la liriko kaj la proza rakonto ĝis dramo kaj eseoj. Verkis artikolojn pri diversaj temoj kaj eseojn precipe pri literaturo. Marjorie Boulton havas ne nur mirinde eminentan formtrovan talenton, sed ankaŭ intenson, emfazon kaj sinceron, unike kuraĝan, humanisman varmon. Akademiano. Katamiko. Movade aktiva nacie kaj internacie, direktis la kursojn en Barlastono, instruis en Grezijono, Kvinpetalo, Lesjöfors k.a. (El:www.esperanto.net/literaturo/autor/boulton.html) El: Heroldo de Esperanto, Scheveningen, Nederlando. Red. Teo Jung: Diletantoj el: N-ro 15(1185), 29-a jarkolekto, 1-an de novembro 1953, Provizore el: N-ro 10(1196), 29-a jarkolekto, 16-an de junio 1953. |