Jaroslav Seifert: Bukedeto da violoj (esperanto) - bukedeto.htm

Jaroslav Seifert
Bukedeto da violoj

Tradukisto:
Jiři Kořinek.

Venontan fojon ŝparu pli.
Kiom ĝi kostis ja nur do?
De l' panjo kelkajn frazojn ĉi
preskaŭ parkere konis mi.
Ŝparis ŝi el malmulto.

- Hartondi iru kun prefer'.
Laŭkone sekvos admono:
Morgaŭ vi petos pri kajer'
kaj mankos al ni eĉ krejcer',
domaĝe pri la mono.

Mi trudis al ŝi kun perfort'
tufon da blu' printemp-suna.
Dum pagis ŝi per kisa sold'
molis karese ŝia vort':
Filet', mi jam maljunas.

Plend' ripetiĝis post jarpas',
poste kun malpli da ardo.
Kiam rompiĝis la florvaz',
ŝi lokis florojn en la glas'
restinta de mustardo.

Horloĝo batas post la vand',
premas min muto de muroj.
Panjo, tuketon sur la vang',
kuŝas en lito; jupa rand'
kovras sen mov' la krurojn.

Mi prenas ŝin ĉe l' frida man',
fingroj sur polmon sin premas.
Al ĝi bukedon mi kun am'
enmeti volas laste jam.
Eĉ nun ĝi rifuzemas.

Notoj

Jaroslav Seifert (23.01.1901 - 10.01.1986)
Aŭtoro, ĵurnalisto, poeto, kaj Nobelpremiisto 1984.
El: Belarto (UEA), Rotterdam.
N-ro 1, aprilo 1958.
Redaktoro: William Auld.