1.
La cirko plenas: Ĉirkaŭ spaco preta
Apikaj miloj denseside aras;
Jam antaŭ la unua son' trumpeta
Neniu loko vakas. Jen pluralas
Sinjoroj,lordoj; kvankam pli normalas
Damoj lertegaj je okulpetolo,
Kiuj konsolojn tamen malavaras
Neniun mortigante pro ignoro,
Malgraŭ bardetaj plendoj, per sagoj de amoro.
Ekmuto! Oraj spronoj la ĉevalojn
Blankkrestajn pikas; kun frapontaj lancoj
Kvar kavaliroj votas bravajn farojn,
Klinante sin dum la preludavancoj
Kun riĉaj skarpoj kaj facilaj prancoj;
Se sorto tra l' danĝero ilin gvidos,
L'amasaklam', kaj inaj okuldancoj,
Kiuj plej bravajn farojn pli incitos,
Kompensos, kaj trezoroj de reĝoj algravitos.
En luksa bril' sub pompo de mantelo,
Tamen piede, jen la Matadoro
Atleta staras preta por duelo
Kontraŭ la bovmonark' - sed post kontrolo
De la teren' per zorga tretesploro
Por ke nenio lin embuskimplikos.
La spad' protektos per disiga boro:
Nur tiel viro sen ĉeval' efikos -
Kiun, selinte ĝin, li tro ofte re-sangigos.
Trifoja klarion' signale vokas:
Taŭrkavo krevas, kaj senspira muto
Gapantajn murojn de la cirk' sufokas.
Spasme saltegas la giganta bruto
Draŝante la arenon ĝis ekŝuto
De l' sablo, ne sturmante blindacele,
Sed jen! minace dum batalpreludo
Finteman frunton skuas, kaj kolere
Vostovipante rulas l' okulojn ruĝeŝvele.
|
2.
Subite haltas li fiksarigarde;
For, fola bubo! lancon tenu preta,
Nun pereonte se repertuar' de
Lertoj ne spitos al atak' impeta.
Tramplas ĉevaloj je turniĝo neta;
La taŭro pluen saŭmas, sed skarlate
Sur lia flanko strias fluo streta:
Li fuĝas, sin tordante turmentate.
Surhajlas sagoj, lancoj, dum plendas li muĝade.
Li retempestas spite lancojn, sagojn,
Kaj baraktadon de ĉeval' pikita;
Kaj vanigante virajn venĝoagojn,
Kontraŭ armiloj, forto, daŭras spita.
Unu ĉeval' sterniĝas mortrigida;
Alian ĝis pulsanta kor' dekoltas
Naŭze rivela ŝiro feldivida;
Mortonte li ankoraŭ feble fortas,
Kaj stumble sed defie la mastron saveportas.
Senspira, sanga, sub provokatakoj
La taŭr' obstinas en la cirka centro
Inter la vundoj kaj incitaj sagoj
Kaj la viktimoj de la violento;
Kaj nun la Matadoroj per prezento
De l' flirta ruĝ', kaj glavolevo, pretas.
Ree tratondras lia turbulento:
Vana koler'! Mantelo trompe retas
L' okulon furiozan; finiĝo! li ekcedas.
Kie masiva nuko sur la spin'
Muntiĝas, la mortiga spado ingas.
Li tremas, haltas, strebas levi sin;
Je klama ekzaltiĝo grade sinkas:
Sen ĝem' aŭ lukto vivo sin estingas.
Kadavro al vulgara gap' levite
Sur festa ĉar' ankoraŭ sin distingas.
Ĝis kvar ĉevaloj vervas bridospite
Por ruli la tenebran bulegon pretervide.
|
| Notoj |
GEORGE GORDON NOEL 6-a LORD BYRON (22.1.1788-19.4.1824) estas poeto multe pli admirata en eksterlando ol en sia patrujo. Lia vigla, satira, rektesprima muzo ne multe akordiĝas kun la poezia gusto de multaj britoj. Tamen ĉiu devas konstati, ke li verkis plurajn el la plej belaj lirikoj de la angla literaturo, kaj unu el la ĉefaj eposoj: "DON JOHANO". "LA PILGRIMO DE CHILDE HAROLD" estas longa poemo en kvar "kantoj", kiu priskribas la spertojn de danda junulo en diversaj landoj de Eŭropo. Li priskribas ĉi tie hispanan taŭrbatalon.
Esp-poemo el: Revuo Esperanto de UEA, 49-a jarkolekto, 1956, paĝo 99.
|