Sur flora insulo en riĉa kolor'
la ondoj batetas de l' mar'
la kanoj sin klinas, kaj fojna odor'
karesas min el la kampar'
Jen tie mi sidas sur benk' en laŭbet'
rigardas al birda agad'.
Sin mergas ja ill por fiŝa kaptet'
la mevoj per salta flugad'
Mi miksas kontente la kafon kun "kron'"
ĝis forta bongusta konven'
aŭskultas al tirharmonika la ton',
Ĝi logas en paca seren'.
Mi avo ja estas sed kiel junul'
mi sentas min vigla sen fin'.
Pli granda danĝer' por maljuna kunul'
rilate al danc' kaj knabin'!
Akiris la mevo nun fiŝon por si,
mi premon de brak' je la kol'.
Eterna junec', mia koro al vi!
Nun valsi, jen tuj mia vol'!
Odoro, kantado el lag' kaj arbar'
"Ĉi-nokte vi estos ĉe mi."
Ni dancas kun juna knabin' de kampar'
La sun' nun subiras de ni.
Ripozas la flora insul' en silent'
ĉe blua trankvila akvar',
Krepusko La nokta-junia sen vent'
nun venas al dorma arbar',
Elfino, ja muta vi dancas kun mi -
Vi kredas min monstro, ĉu ne?
Maneton mi kisis, ho tremas ja ĝi
La valso minoras, ho ve!
Sed hej, geamikoj, bonvenon al vi!
Prudenta kaj sobra virhom'
mi estas, Morgaŭe laboros ja mi
sur kampo, en akvo, en dom',
Mallumo, mi petas foriru vi nun!
Ekflamas la supro de l' pin'
Dancadas Calle Schewen ĝis venas la sun'
kun bela Roslaga knabin',