Cath. J. Roskes-Dirksen - Knabino - La Surprizo - Majstro - cath.htm

Catharina J. Roskes-Dirksen

Knabino
La Surprizo
Majstro

Knabino

Ŝi iris malpezpaŝe
Tra longa, rekta strat',
Sekvadis li ŝin kaŝe
Sentiĝis korobat'.

Ŝi tute ne konsciis
Ke iu sekvis ŝin,
Patrino komisiis
Viziton al onklin'.

Daŭrigis ŝi la vojon,
Li proksimiĝis jam
Kaj sentis fortan ĝojon
Paroli ŝin pri am'.

"Pardonu, karfraŭlino
Mi iam vidis vin
Domaĝe karulino
Ke vi forgesis ĝin".

Okuloj puranimaj
Ŝin turnis nun al li.
Al vortoj perfidemaj
Eĉ ne atentis ŝi.

Ŝi diris nekomprene
"Eraras certe vi"
Rigardis lin serene
Ne diris tiam pli.

Kortuŝe li silentis
Leviĝis la ĉapel'
Profunde nun li pentis
Pri la hontinda cel'.

Li estis rigardinta
Al virto de knabin',
Ŝi estis redoninta
La kredon el virin'.


La Surprizo.

Johanĉjo, kvarjara kaj ĉarma bubet'
Kun sana kaj gaja vizaĝo,
Sufiĉe nun havas de pilk' kaj trumpet',
Li pensas pri nova ludaĵo.

Silente li sidas momenton sur seĝ'
Kubutoj metitaj sur tablo,
Li revas pri bela ĝardeno de reĝ'
Legita de paĉjo en fablo.

Subite li ridas, ho granda la ĝoj'!
Ĝardenon li volas aranĝi
Kun arboj, rivero kaj blanksabla voj',
La ĉambron li tuj volas ŝanĝi.

Nun serĉas li sablon, dissemas li ĝin,
Tapiŝo ja estas la parko,
Pelveton da akvo li metas en fin'
Por remi sur lago en barko.

Per helverda farbo sur flava tapet'
Li pentras laŭ sia maniero,
Kreskaĵojn, aleojn, ho jen arbaret',
Rigardas la tuton kun fiero,

Kun vangoj flamantaj lin trovas patrin'
Ektimas ŝi pri la vidaĵo,
Severe komencas riproĉi nun lin,
Sed haltas pro lia vizaĝo.

Tioma feliĉo radias sur ĝi
Dum li ŝin ravite altiras
Al parko de reĝo... surprizo de li
Ke ŝi... la belaĵon admiras.


Majstro

"Majstro, ni ĉiuj honoras vin,
Amo Via fortigas nin>
Verkon kreitan kun multa dolor'
Ĉiam ni havas en la kor!"

Majstro respondas: "Ne volas mi
Laŭdon, gloron, eĉ ne de vi,
Se vi min amas, min sekvu kun ĝoj'
Sur tiu sama kruta voj'!"

Notoj

Catharina J. ROSKES-DIRKSEN (naskiĝis la 23-an de februaro 1885 en Rotterdam), estis nederlanda Esperantistino de 1907.
El: Speciala papero!


(Post via legado de la paĝo:) - Nun al: Klaku: Novaj paĝoj:
La tuta enhavo de la paĝoj: ...aŭ... Niaj hejmpaĝoj:
...aŭ... Nia adreso: