Ĉeĥaj Aŭtoroj(esperanto) - cehaj.htm

Ĉeĥaj Aŭtoroj.

Aŭtoroj:

Zdeněk Bár,
ceĥa poeto kaj prozisto. * 19. 1. 1904. Pedagogo, verkisto, aŭtoro de multaj poemaroj kaj romanoj, kultura laboranto de regiono Ostrava. Membro de Literatura sekcio de ĈEA.


Jiŕí Karen,
propranome prof. Ladislav Podmele. * 11. 6. 1920 - † 2000. Pedagogo kaj poeto. Depost 1972 li publikigis ses poezilibrojn ĉeĥe. Premiito en pluraj konkursoj. Fondinto de Literatura sekcio de ĈEA. Membro de Asocio de ĉeĥaj verkistoj.
Jiŕí Koŕínek, * 1. 10. 1906 - † 1988. Ekde 1947 abunde verkas kaj tradukas. Liaj versoj originalaj kaj tradukaj aperadis en Esp. gazetaro kaj gajnis plurajn premiojn en belartaj konkursoj. In­ternacie fama Esp. aŭtoro. Membro de ĈEA.
František Lazeckỳ, * 18. 8. 1905 - 16.11. 1984. Bibliotekisto, redaktoro, poeto, prozisto kaj verkisto de porinfanaj libroj. Membro de Literatura sekcio de ĈEA.
František Kožik, fama ĉeĥa literaturisto, poeto, dram­verkisto, prozisto. * 16.5. 1909, - † 1997. Eldonis ĉ. 100 verkojn alte taksatajn de kritiko. Famas liaj biografiaj romanoj. Elstara kunlaborinto de iama ĉeĥoslovaka Verda Stacio en Brno kaj Prago. Li portas honoran ŝtatan titolon "Merita artisto". Honora prezidanto de Literatura sekcio de ĈEA. Membro de Asocio de ĉeĥaj verkistoj.
Aŭtoroj:.

Josef Rumler, * 20. 7. 1922 - † 1999. Ĉeĥa poeto, redaktoro kaj kritikisto. Eldonis tri poemarojn, monografion pri J. Havli­ĉek, redaktis multajn antologiojn, verkis antaŭparolojn al ĉefaj verkoj de ceĥa poezio. Tradukisto el pola literaturo. Membro de Asocio de ceĥaj verkistoj. Ano de Literatura sekcio de ĈEA.
Eli Urbanova, * 8. 2. 1922. Instruistino. Eldonis originalan Esp. poemaron "Nur tri kolorojn" ĉe Stafeto. Verkas originale. Ŝiaj poemoj aperadas regule en ĉefaj Esp. revuoj. Gajnis plurajn premiojn. Preparas duan poezilibron. Membro de ĈEA.
Ĉestmir Vidman, inĝ., * 31. 10. 1921. Multe vojaĝas. Eldonis kvin poemarojn bibliofile. Preparas manuskripton por oficiala eldono. Ano de Literatura sekcio de ĈEA.
Valdemar Vinaŕ, * 31. 5.1918. Regisoro kaj aktoro. Konata pro siaj tradukoj ella cel1a lingvo (Fabeloj de Bozena Nemcova). Originale verkas monologojn (Konfeso de Potifar­-edzino). Tradukas poemojn (Variacioj de orienta poezio). Mem­bro de ĈEA.
Karel Pič, * 6.12. 1920. Oficisto en Litomyšl. Verkis plurajn poemarojn, prozaĵojn, eseojn. Pluraj el liaj poemoj kaj kelkaj prilingvaj artikoloj aperadis en Esp. gazetaro. Membro de ĈEA.

Jiři Karen: Lasta Deziro.

Suno musline klara
paŝon post paŝo subiras
Niaj deziroj al folioj similas
Fatale neĝas teren ... Kaj tamen
helan mondon vidi ni aspiras

Al amantoj mi deziras la lunlumon
Freŝan aeron por fulmoj
Fulmotondrojn al nebulo
Al musoj sekuran truon
Niaj aŭtomobiloj bonodoru
kiel herbejaj floroj

Kaj vi - mi deziras laste -
­venu min viziti senprokraste
al malsanulejo por diri al mi
almenaŭ unu el afablaj vortoj
kiujn centkvante kaj vante
eĉ milde multaj diros

antaŭ mia
entombigo.

Jiři Kořinek: Al Eŭropo.

Eŭropo, olda kontinento nia
droninta en luktar' de tempo mita,
ĉifon' disfranĝa ofte sangbanita,
ter' gentoriĉa, etne multvaria,

vekiĝi ŝajnis vi el sonĝ' ebria,
el homa stulto kaj malic' insida,
el manoj de la instigant' milita
al vivo pli feliĉa, harmonia.

Nur eble en futur' homaro konos
definitive, kio por ĝi bonos!
Nun kunekzistu ni en paca kre'.

Se vi ne volas en abismon sinki,
Eŭropo, paŝu vojon de Helsinki,
ĉi voj' ne gvidas al pere'.

František Lazecký - Tradukis: Jiři Kořinek:
Printempo

El brunaj kampoj soras bluaj vualoj
kie ho vintro via trankvil'?
Flugas trans montojn fajraj printemp-ĉevaloj
sparkas de hufoj fajreroj verdaj mil

Sur kaj sub tero jam ĉio tremetas
saliko ĉe bosko tulipo en grundo
Mond' por agado alia ekpretas
novo rekreskas el olda vundo

Ĉesos dolori ĉiuj doloroj
verdo el bruno relevas sin ja
Ĉevalo mia fajra tra valoj kaj foroj
flugu galope al nova era'!

El kampoj aromaj soras bluaj vualoj
vojkavo sepultas la reston de neĝo
Traflugas jam landon fajraj printemp-ĉevaloj
venkas homkorojn verda sieĝo!

František Kožik - Esp-igis: Rudolf Hromada:
En katenoj

Por forta sento de libera printempa
mi donus ĉion - sangon eĉ!
Nur sola iri, rekta, sen angora,
kun jubilado de l' bolanta kora
kaj kapon mergi en la sunan banon
kaj vidi tempon flui sur la kluzo,
ĉe kiu ni lastfoje nin renkontis,
libera mia, perfidinta min!
Ne aŭdis vi amarajn, spasmajn kantojn,
en kiuj plendis la jugita koro
malama al virino kaj rido kaj vino
kaj nur pri vi, pri vi sopireganta...
ĝis venis vi kun frua blovo printempa!
Mi marŝas kiel blinda, kiu ree vidas.
Aĥ, kiam ni denove renkontiĝos,
mia libera, printempa ebriiĝo!

Ankoraŭ unufoje iri - Karel Píč

Ankoraŭ unufoje iri
tra la kastelĝarden'. Kaj miri.
Esti gejuna. Esti forta
kaj misterplene gemalmorta.
Bluajn pulmonariojn ŝiri.
Esti kuraĝa, ĉion diri.
Komenci ĉe la malkomenco.
Kaj vivi! Esti vivpotenco!

Espero - Josef Rumler

Fulmas
rekonte
al belaj tempoj

Ni estas
ne granda grupo
kaj ĝuste pro tio
ni pesas
ĉiun fragmenton da lumo

La lumo
L' espero
Iom da butero
en tiu kaveto
en la molaĵo de l' bulo
de hejma pano.

Anstataŭ dormi - Eli Urbanová
Al Elén

Matene en la tramo,
sur strato, sed plej ofte
dum maldormado nokte
mi pensas pri la amo...
Matene en la tramo,
sur strato...

Kaj ju pli da abrupto
mi aŭdas dissplitiĝi,
des pli mi pensas pri ĝi...
Pri amo, ne volupto...
Kaj ju pli da abrupto
mi aŭdas...

Kaj urbo apatie
mienas jen kaj homoj
parolas nur pri mono...
Mi pensas pri ĝi... Tiel...
Kaj urbo apatie
mienas...

Pri amo, kiu ligi
nin ŝajnas plu, pri tiu...
Kaj mi ĝojegas, sciu,
kaj povus min mortigi...
Pri amo, kiu ligi
nin ŝajnas...

El aviadilo - Esp-igis Jiří Kořínek

Dormas mi sur ŝultro de giganto
Ĝi singultas Poste kvietiĝas
Glisas super akvoj
kiuj muĝas en profundo
kiel ĉe la mondokreo

En la interstela spaco
pratempa mastodonto
proksimiĝas al fontejo
kiu ekvizete ruĝiĝas
Dum du noktoj kaj du tagoj
ĝi digestis tunojn da mallumo

Ĝi aĝas milionojn da jaroj
Ĝi subiradas Malaperas
Celas al steloj
Kiuj longe jam elbrulis

Ie sub vi
en profundo sub ĉielo
malplezuroj niaj etaj
kaj la kverelanta mondo.

Inkubo - Valdemar Vinař

En vakaj okultruoj
de homkranio
formikoj dancas
svarmas kuloj

Sonĝo horora
ekstravaganca
­ja pro kio

Pri la planedo malbonŝanca
idoj naskotaj
antaŭploras.

Arbo - Zdeněk Bár
Trad.: Jiří Kořínek.

Surtere ŝatis mi
solan el arboj: la sorparbon.
Sange brulis ĝia frukto,
miaj ombroj staris gardon.

Nur markoralo
kun sorpujo simile samas.
La koralon ŝatas mi,
en ĝia belo okulojn banas.

Floro ilia ruĝas.
La sangon vidas mi sen ĉes'.
Elŝprucas ĝi el brusto pafita.
Sorpo, vi murdis mian revon, jes.

Notoj
El:Almanaketo poezia.
de Ĉeĥa Esperanto-Asocio,
Praha, 1980.
Redaktoro: Jiří Kořínek kaj Josef Rumbler.