Venos la morto kaj havos viajn okulojn -
tiu ĉi morto, kiu min akompanas
de mateno ĝis vespero, sendorma,
surda, kiel malnova rimorso
aŭ peko absurda. Viaj okuloj
estas vana vorto,
krio nekriita, silento.
Tiel vi vidas ilin ĉiumatene
kliniĝante super vi sola
en la spegulo. Ho, kara espero,
tiun tagon ankaŭ ni scios
ke vi estas vivo kaj nenio.
Por ĉiu la morto havas rigardon.
Venos la morto kaj havos viajn okulojn.
Estos kvazaŭ liberiĝi de peko,
kvazaŭ vidi en la spegulo
la emerĝon de vizaĝo morta,
kvazaŭ aŭskulti lipon fermitan.
Ni descendos en kirliĝon mutaj.
|