Eugeniusz (Matkowski) Matwiejczuk: Ho, ĉesu jam! (esperanto) - cesujam.htm

Eugeniusz (Matkowski) Matwiejczuk

Ho, ĉesu jam!

Muzik-amuz'! ...
... en rond' sen fin'.
Ebriaj gastoj gaje dancas.
Flagrantaj lumoj ornuancas.
Verŝigas brand', perligas vin'...
Ĉampano ŝaŭmas en pokal'.
Ŝutiĝas «konfeti»-lavango,
kaj sonas tra la bru' de bal'
La tonoj de brazila tango!
Muzik-amuz' ... en danca rond'
Saltetas hom-parodiuloj.
Sur tabloj ruĝas vinmakuloj.
Danc-saltas homoj de Senhont'
En ia sku-ritma-balanc' .
Rondiras tangoj kaj fokstrotoj,
Rondiras ritme spasma danc',
Freneza danc' de idiotoj.

***

- Sed ho, fiuloj, ĉesu jam,
Vi - tipoj de instinktoj krimaj,
Senkonsciencaj, senanimaj ...
Heroldoj de la Rea Dram'!
Ho, ĉesu via danc' sen ĉes'
Sur la rubar' post Lasta Trombo,
Ĉar via danco de l' frenez'
Aspektas kiel danc' sur tombo!
Ĉar via aĉa amuzad',
Por vi plezura kaj agrabla,
Por mi infera kaj diabla.
La ebriula via stat' ...
Ne nur estiĝas vant' kaj van'
De stulta homo aroganta,
Ĝi iĝas meso de Satan'
Kaj kri', Di-punon alvokanta.

Notoj

Eugeniusz (Matkowski) Matwiejczuk (1912 - 1994)
ukraina poeto kaj muzikisto.
El: Heroldo de Esperanto, Antwerpen, Belgio.
N-ro 14 (1073), 23-a jarkolekto, 1-an de aŭgusto 1947.
Redaktoro: Teo Jung.