Heinrich Wiegmann: La lasta ĉevalo.(esperanto) - cevalo.htm

Heinrich Wiegmann
La lasta ĉevalo.


Tradukisto:
Th. Jücker (el la germana...)

Timeme staris Hektoro en la ĉevalejo.
Muŝo sidigis sin sur ĝin; ĝi ne deskuis ĝin. Kvazaŭ senradike la rustkolora peza vosto pendis malsupren.

Ĝi estis sola, tute sola. Neniu kamarado plu estis apud ĝi. Ĝi timis treege, ke ĝi devos foriri al fremda mastro, kiel jam iam, kiam ĝi pro rapidveturanta, fumon eliganta veturilo devis forlasi la stalon.

Ĝis tiam subite la pordo estis puŝmalfermata - "Hektoro", oni vokis; kaj tiu ĉi sono turnigis ĝian kapon. Du brakoj metiĝis malvaste ĉirkaŭ ĝian kolon.

"Ankaŭ mi devas foriri, Hektoro! Ni ne plu povos kunesti pli longe."

La veturigisto demetis sian ĉapon. Liaj haroj estis grizaj.

"Ĉu vi vidis, ĉu vi vidis, Hektoro? Tiel nun fariĝis ĉi tie. Nia kara, maljuna mastro ja estis komprenema - lia filo ne volas scii ion. Kaj ĉu vi scias, kion signifas esti maljuna?"

Li prenis sian tremantan manon for de ĝi. "Ne, ne ne fariĝu maljuna. Vi devas havi pli bonan sorton!"

Li enpoŝigis sian manon por elpreni iom da sukero. Sed kvazaŭ la horo ne permesus tion, la ĉevalo repuŝis lian manon.

Vi diras,ke la besto ne estas sentema.
De kiu vi scias tion? -
Vi ne estas sciantaj.
Vi nur imagas, scii multon pli bone ...

La okuloj de la veturigisto malsekiĝis. "Hektoro! Vi kara... bona...fidela besto. Tion pri vi mi neniam forgesos. Ho, vi, vi! - Konservu al mi ankaŭ iom da amo!" Li metis sian kapon sur ĝian kapon, kaj senbrue fluis liaj larmoj.

Tiel ili staris, ĝis kiam la juna mastro eniris la stalon kaj ordonis, ke oni prezentu Hektoron. La lastan fojon la veturigisto el­kondukis ĝin. Estis malfacile por ambaŭ.

Dum momento la ĉevalo ektimis, kiam ĝi venis sur la korton. Poste ĝi obeeme faris tion, kion oni postulis. Ĝi ne turnis plu la kapon flanken.

Antaŭ la ĉevalejo haltis rapidveturanta, fumon eliganta veturilo. La aŭtomobilo de l' juna mastro ...

Poste la fremdulo kondukis Hektoron. je la brido. La veturigisto sekvis lacpaŝe ĝis la pordo.

"Ĉio fariĝu bona por vi, ne forgesu min! Restu sana, Hektoro!" Ankoraŭ unu fojon la bela kapo el la tumulto de la benzinumita strato rigardis al li, kaj poste la ĉevalo mal­aperis.

La maljunulo viŝis al si la okulojn. "Ni ne plu estas sufiĉe rapidaj por ili", li pa­rolis al si mem. "Kaj ĉevalo volas manĝi, ankaŭ tiam, kiam ĝi ne laboras". -

La homoj fariĝis pli prudentaj.
Iam ili havis bestojn, nuntempe maŝinojn.
El la motoro krias la animo de l' epoko!
Ne, ne plu ĉevalojn . . .
Ĉevalpovojn! Ĉ. P. Nur Ĉ.P ...

Notoj

Heinrich Wiegmann (1852 - † )

El: Esperanto-Praktiko, Berlin.
10-a jaro, n-ro 5 (113), majo 1928.