![]() Evgenij Permjak: En ĉiuj koloroj de la ĉielarko. Tradukis: A. Sidorov, (el la rusa lingvo). |
|---|
|
En la mondo vivis mirinda kantisto. Li kantis ne nur kortuŝe, sincere, tutkore, sed ankaŭ riĉkolore — en ĉiuj koloroj de la ĉielarko. Liaj diverskoloraj kantoj estis tiel bonaj, ke baldaŭ li fariĝis la plej amata popolkantisto. Tamen la kantisto ne estis feliĉa. Li ne estis feliĉa pro tio, ke li ne sukcesis eĉ unu fojon kanti tian kanton, kiu plaĉus al ĉiuj. Al ĉiuj senescepte. Kiam li kantis rozkoloran kanton kun printempverda rebrilo kaj diamantrosaj fajreroj, lin aŭskultis kun retenata spirado ĉiuj junuloj kaj ĉiuj junulinoj. Sed la maljunuloj preterpasis lin. La printempa kanto ŝajnis al ili foje tro roza, foje — supermezure verda. Sed kiam la kantisto kantis skarlatan kanton kun blua bordero de meditado kaj arĝentaj fibroj de saĝeco, tiam ĉiuj homoj mezaĝaj malfermis vaste la fenestrojn de siaj animoj kaj la pordojn de siaj koroj. Sed la neplenaĝuloj ne atentis ĝin. Ĉar ili ŝatas kantojn frivolajn, desegnoriĉajn kaj eĉ pekajn. Kaj por ili estis necese kanti aparte, same kiel por la maljunuloj. Al tiuj plaĉis kantoj de severaj kolorigoj kaj de profundaj koloroj. Homoj malsame taksis la kantojn eĉ depende de sia karaktero, Gajuloj ŝatis kanariflavajn, brave-frambokolorajn kaj puncajn kantojn. Al malafabluloj plaĉis kantoj de malhelbrunaj kaj ĉerizviolkoloraj tonoj. Personoj ventanimaj kaj facilanimaj adoris ian ajn koloron, se nur la kantoj estis buntaj kaj belornamaj... Ĝis apero de grizaj haroj la kantisto aspiris tian kanton, kiu plaĉus al ĉiuj: al homoj maljunaj kaj junaj, al vivĝojaj kaj malĝojaj, al meditemaj kaj senpensaj. El lia hela animo estis elflugantaj alttonaj fajrobirdoj de mirinda belo de sonado kaj de magia ĉarmo de flugado. Ilin ĝuis miloj da homoj, sed ĉiufoje troviĝis tiaj taksantoj, kiuj elserĉis en la kanto difektojn. Kaj plie, ili fimokis ĝin kaj eĉ piedpremis ĝin en la koto. Fine tio estiĝis netolerebla, kaj la kantisto ĉesis kanti. „Sekve mi kantis malbone, se mi ne sukcesis igi ĉiujn ekŝati almenaŭ unu mian kanton," lamentis pri si, pri sia voĉo la maljuna kantisto. Li lamentis tiel laŭte kaj tiel senkompate mallaŭdis siajn kantojn, ke lin ekaŭdis Suno. Ekvidinte lin, ĝi afable ekridetis el la alto kaj eklumigis la kantiston per siaj orkoloraj radioj. „Mia frato," diris Suno, „dum miloj da jaroj mi kolorigas la teron per sennombraj koloroj kaj nuancoj, sed kontentigi ĉiujn mi ne povas. Ĉar al ĉiu plaĉas siaĵo. Kaj tiel estas tre bone." "Kio do estas bona en tio?" indignante ekkriis la kantisto. „Amindula mia! Se al ĉiuj plaĉus la samo, tiam haltus la vivo en samtoneco de gustoj, en identeco de sentoj, en limigiteco de aspiroj. Tiam ne estus necese al vi, serĉi novajn kantojn, kaj al mi, ĉiutage leviĝi novmaniere." Tiel diris Suno, kolorigante per sia viviga rideto en milmil da koloroj kaj nuancoj nian teron. Pro tio en la animo de la kantisto fariĝis hele kaj ĝoje. Li volis simili Sunon, kaj li denove ekkantis siajn kantojn en ĉiuj koloroj de la ĉielarko. Kaj tre bone. Kiu kanto plaĉas al vi, tiun vi aŭskultu! Kaj ke el centoj da kontoj al iu plaĉos nur unu kanto, sekve la kantisto ne vane travivis la vivon, ne vane li penis simili Sunon.
|
| Notoj |
|---|
|
Evgenij Permjak: Ni ne havas informojn pri li.
El: Heroldo de Esperanto, n-ro 3 (1281), 35-a jarkolekto, 16.februaro 1959. |
(Post via legado de la paĝo:) - Nun al: Klaku: Novaj paĝoj:
La tuta enhavo de la paĝoj: ...aŭ... Niaj hejmpaĝoj: ...aŭ... Nia adreso:
![]()