Anna Meurrens: Malnovaj ĉifonoj - Kokcinelo - En la vagonaro - Melolonto. - cifonoj.htm

Anna Meurrens

Malnovaj ĉifonoj - Kokcinelo
En la vagonaro - Melolonto.

Malnovaj ĉifonoj

Mi ofte ĉifonojn malnovajn karesis,
Dormantajn en brune flavaĉaj kartonoj,
Mi tiam revivas tra ĉiuj sezonoj,
Ĉar bildoj de jaroj ĉi tie sin presis.

Ĉi tiuj skatoloj kun povo magia,
Ĉi tiuj ĉifonoj ja estas TREZOROJ
Pli karaj ol perloj de ĉiuj koloroj,
Mi ilin dorlotas kun sent' nostalgia.

Rubandoj brokataj, velur' de kobalto,
Violaj muaroj, karminaj taftaĵoj
Samkiel la volvo de balserpentaĵoj
Ĥimerojn strangolas post nokta ekzalto.

Vualo kun krono, ornato ĝistera,
De vi nur la gazo truita postrestas,
Sed ĉi bagatelo ankoraŭ atestas
Pri revoj beataj al vivo mistera.

Floket' marabua, kapuĉa strieto,
Vi skizas la riton de sankta momento,
Unua - de mia etul' - sakramento,
Ĉu povus mi pensi al kruda forĵeto?

Kaj ĉiuj restaĵoj transmane forglitas,
Sub revaj okuloj, en pia silento,
Ĉu nun mi memoras pri ĝoj' aŭ turmento,
Mi ilin, relikvojn, adore vizitas.

Kokcinelo (al Brendon Clark)

Ĉarmas vi min sub okuloj,
Dibesteto, kokcinelo,
Kun pentritaj kvar makuloj,
Kun gagata la ĉapelo.

Etaj viglas nur la kruroj
Silkodolĉaj sur la mano,
Tikletantaj tujaj kuroj,
Dezirinda talismano.

Nigras jen sur la korseto
Morspunktetoj por formulo,
Ĉu ne mia korsekreto?
Mi ĝin diktu po makulo!

Aj, ne movu la ĉarniron,
Ne jam startu, Kokcinelo!
Ĉu rifuzus vi deziron
Por depeŝi al Ĉielo?

Nun vi nepre ĉarmi ĉesos,
Nekonscia pri kruelo,
Kaj aliajn, fi, karesos.
Nu, adiaŭ, Dijuvelo!

En la vagonaro

Vi plaĉas kaj ĉarmas min, freŝa vizaĝo,
Senĉese, scivola, esploras mi vin,
Mieno naiva - jen kantas la aĝo -,
Per dolĉa rigardo allogas ja min.

Apenaŭ vi estas junul' dekokjara,
Vestita zorgeme per man' de patrin'
Sed verve diskutas, studento blondhara,
Pri temoj sciencaj kun bela knabin'.

Ĉu nun vi divenus ke versojn jen diras
Pri vi, juna fraŭlo, aŭtuna fein',
Dum kvazaŭ transvitre mi kampojn admiras,
Laŭ ŝajno hazarde, rigardas mi vin?

Dum radoj kupeaj muzikas instige
Por muta kantado, sincera omaĝ',
Reflustras la lipoj la vortojn arige,
Laŭdantaj pri roza kaj ĉarma vizaĝ'.

Tro frue, ve, iras vi elvagonare!
Ankoraŭ rigarde nur sekvas mi vin,
Urbana sinjoro, loĝanta kampare,
Ĉu vin mi revidos, sed, SEN ... amikin'?

Melolonto

Jen! Saluton, melolonto!
Ĉarma knaba maj-ludilo,
Jam de frua pluv-aprilo
Ni sopiras al renkonto,
Melo-lolo-lonto!

Vin knabaĉoj ligkatenos,
Hej, al ĉi baskaĵ-ajuto!
Kaj do peze vi promenos
Laŭ fadeno sub la kuto
Ve, elitran la karenon
Bruto turnos nun ventume,
Svinge en aer-arenon,
Por ronkigi dolĉe-zume,
Dolĉe-zume-zume!

For vi, homa man' barbara!
For, kudril' de pikadoro!
Ĉu el gento skarabara
Estas ne vi la prioro?
Sed en ĉi kaŝtanmajesto
Ne longtempe vi bohemos,
Ĉar por la paruo-nesto
Birdobek' vin pike premos,
Pike-pike-premos!

Por ekstarti meditante
Nun radaras pluŝbroseto,
Kaj knabinojn sorĉravante
Tiklas krur' sub gem-bireto.
Dent-emajla denta friso
Nin allogas, bruna bubo
- Kvazaŭ monsinjor-surpliso! -
Sur jujubonigra jupo,
Jupla-juplo-jupo!

Malrapida melolonto,
Vi ne timu por kruelo!
- Fingrokneda marŝ-akcelo -
­Ek! Nun for al horizonto!
Melo ... lolo ... lonto!


Melolonto majskarabo; ajuto maldikigita finaĵo de tub(et)o; elitroj surflugiloj; kareno malsupra parto (kutime de ŝipo); jujubo nigra bero.
Notoj

Anna Meurrens
(... ni ne havas informojn pri ŝi).
El: Heroldo de Esperanto, Scheveningen, Nederlando. (Ĉiuj: Redaktoro: Teo Jung).
Malnovaj ĉifonoj: El n-ro 14 (1149), 27-a jarkolekto, 1-an de nov.1951.
Kokcinelo: El n-ro 4 (1156) 28-a jarkolekto, 1-an de marto 1952.
En la vagonaro: El n-ro 17 (1169) 28-a jarkolekto, 1-an de decembro 1952.
Melolonto: El n-ro 7 (1195), 30-a jarkolekto, 1-an de majo 1954.