Evgenij Miĥalski: El: Ciklo de l' Arĝenta Astro (esperanto) - ciklo.htm

Evgenij Miĥalski:

El: Ciklo de l' Arĝenta Astro.

Aspergas mi per spermo de l'espero
virginon de l'arĝenta astro
en la arom' de ŝia sino ĉasta
dum farniento de l' vespero.
Aspiras mi per spiro de l' pasio
elkrei novan mondon de la sonoj -
­mi, nova pastro de venonta dio:
virgino de l' arĝenta astro
de l' fantaziaj tonoj.
Al foraj kaj viziaj regionoj
mi venas de l' estonto gasto,
virginon aŭreolos mi per kronoj
el fonto de l' anim' elasta.
Karesvario - ritmo de l' mezuro
de mia am' senfunde-ĝua;
kaj kisoj dolĉaj - rimoj-uverturo
de l' delikatpasio blua.
Kaj sakramentas mi dum la vespero,
mi nova, juna kaj onteca pastro,
virginon de l' arĝenta astro
aspergas mi per spermo de l'espero.

Notoj

MIĤALSKI, Evgenij (Letiĉev, 21-1-1897 - ? 1937). Ruso, instruisto-bibliotekisto. Esperantisto de 1911. En 1917 li fondis en Saratov la literaturan revuon "Libera Torento" kaj en ĝi aperis liaj unuaj poe­moj. En la sekva jaro aperas lia unua poemlibreto La unua ondo.
La voĉo de Miĥalski akre diferencas de tiu de la antaŭmilita Esperanta poezio; liajn poemojn valorigas elŝpruca original­eco, tute propra poeta vidmaniero kaj ne laste lia radikala starpunkto rilate la so­ciajn problemojn. La apero de lia poezio similas al abrupta elkresko de vulkano en lago kun varmeta akvo; ĝi estas tute novkaraktera, en nenio ĝi sekvas la tradi­ciojn de la antaŭmilita Esperanto-poezio. Bedaŭrinde tiuj poemoj aperis en la fora Rusujo, en tre malgranda eldonkvanto.
La Prologo - El: Heroldo de Esperanto, Belgio.
N-ro 2 (1483), 46-a jarkolekto, 1-an de februaro 1970. Red.: Ada Fighiera-Sikorska.