Iam oni en milito
al principoj sin ne tenis,
de l' febulo la pli forta
kion preni povis, prenis.
Nun alie jam! La mondon
konferenco reglamentas.
Se l' fortul' misaĵon faras,
ĝi kunsidas - kaj konsentas.
Notoj
János Arany (1817 - 1882)
hungara poeto. El: Horizonto, Hispanujo, n-ro 5, 1-a jaro, sep-okt 1976.