Herbert Hammer: Poemo: Mirin Daĵo en Svislando - dajo.htm
Herbert Hammer:


Poemo:

Mirin Daĵo en Svislando

Mirindaĵo vi ja estas
La plej granda sur la tero.
Nevundebla vi atestas
Pri la plej supera vero.

Trapikite por spetaklo
Tamen vi vivanta restas
Kaj per tiu ĉi miraklo
Vi misteron manifestas.

La mirinda fenomeno
Staras antaŭ la okuloj:
Mirindaĵo! Sen kompreno
Gapas eĉ la scienculoj.

Nudan fakton vi prezentas,
Kiu nekredebla ŝajnas,
Sed sekrete oni sentas.
Ke mi freŝan fidon gajnas.

La eterna vivoforto
En vi regas kun potenco.
Pli da vero, eĉ sen vorto,
Peras vi, ol la scienco.

Pruvas vi, ke homa scio
Parte estas tre dubinda.
Kaj ke por mirinda io
Estas vi la plej malblinda.

Trovis vi la plej sekretan
Krean leĝon de l'naturo,
Kaj vi havas memon pretan
Spiti morton sen teruro.

Vi penetris ĝis la fonto
De la vivo kaj vi faras
Ĝin sentebla al la mondo,
Se vi morton kontraŭstaras.

Kontraŭ morto kaj sufero
Kie estas ja kuraco?
La unua vi sur tero
Venkis ilin kun aŭdaco.

Per imuna korpo via
Montras klare vi al vido:
Vivas vi per volo dia
kaj nin kaptas firma fido.

Se nek vundo, nek infekto
Iĝas ajn por vi danĝera.
Ni divenas kun respekto:
Ĉeas forto plej supera.

Tamen oni ne komprenas,
Kio estas la sekreto.
Dion oni nur divenas
El praktiko de profeto.

Mi salutas vin, sanktulo,
Ĝojas mi pro via veno.
Mi gratulas al okulo
Vin vidinta. Kia beno!

Restos viva la impreso
Nun por ĉiam en animo,
Kaj vi vivos sen forgeso
En memoro kaj estimo.

El vi venas fido forta.
En vi brilas luma helo.
De l' spirito la senmorta.
Vivu! Dio kaj la celo!

Notoj
Mirin Daĵo = Arnold Gerrit Henskes (6.8.1912 - 26.5.1948). Nederlanda fakiro.
La poemo kaj priskribo el: La Praktiko, n-ro 1 (123), januaro 1948, 12-a jaro.
Parto el la priskribo en la revuo:
"La nederlanda nevundebla viro, s-ro Mirin Daĵo, estas nuntempe (=1948) en Svislando, kie li rondvojaĝas kaj faras paroladojn pri siaj eksterordinaraj ecoj. Kiam li lasis sian korpon trapiki kaj trabori kaj tiel ĉirkaŭmarŝis inter la publiko, kompreneble ĉiufoje multaj personoj ne povis elporti la nekutiman vidaĵon kaj ŝvenis. Sed post unu semajno la loka polico malpermesis la pluajn prezentadojn pro la interveno de kuracistoj, kiuj vidis en la demonstracio de la nevundebleco danĝeron pro lia vivo. Pro tio Mirin Daĵo daŭriĝis sian vojaĝon tra Svislando, farante nur paroladojn pri la mondpaco kaj pri sia misio.
Bedaŭrinde pro diversaj malfacilaĵoj, kaŭzitaj de kontraŭuloj kaj de ekspluatemaj impresarioj, Mirin Daĵo ne havis ankoraŭ eblecon por sufiĉe progresi en la studado kaj ekzercado de Esperanto, kaj pro tio li provizore faras siajn paroladojn en Svislando la lingvoj german kaj nederlanda: Tial ankaŭ la Universala Ligo restas oficiale ekster la organizo de lia vojaĝo, sed varme rekomendas viziti la paroladojn de Mirin Daĵo kaj interkonatiĝi kun ĉi unika homo kaj ŝatinda samideano.
La Esperanto-Societo de Zürich aranĝis kuvenon por aŭdi la paroladon de Mirin Daĵo. Okaze tiu kunveno s-ro Herbert Hammer, prezidanto la Societo, verkis por Mirin Daĵo la poemon (ĉi supre...)"


(Post via legado de la paĝo:) - Nun al: Klaku: Novaj paĝoj:
La tuta enhavo de la paĝoj: ...aŭ... Niaj hejmpaĝoj:
...aŭ... Nia adreso: